Bernadette Sára

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernadette Sára
Bernadette Sára en 2011
Bernadette Sára en 2011
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1951 (1951-04-04) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Péter Cseke
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro
vdr

Bernadette Sára [ŝAra], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sára Bernadette estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia edzo estis Péter Cseke (aktoro, 1953).

Bernadette Sára[1][2] naskiĝis la 4-an de aprilo 1951 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bernadette Sára akiris muzikalkantistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1974. Ŝia plej ĉefinstruisto estis László Vámos. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro de Kecskemét (1974–1978). Ŝiaj sekvaj teatraj stacioj estis Kamaraszínház (1978–1983), Nacia Teatro (Budapeŝto) (1983–1992). Ekde 2008 ŝi denove apartenas al Teatro de Kecskemét, kie ŝi havas la titolon "eterna membro". Ŝi ricevis premiojn en 2006 kaj 2020. Ŝi edziniĝis kaj naskis 2 filinojn.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ki látott engem? (1977) - Jolán
  • Mennyei seregek (1983) - fraŭlino
  • Küldetés Evianba (1988) - servistino
  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Sarah Churchill, Jessica Grayson, Irene Papas[3]

Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Mézeshetek (1975)
  • Helló, Einstein! (1985) - baronino Kraft
  • Szeress most! (2003–2004) - instruistino
  • Barátok közt (2019–2020) – Somogyiné Bányai Evelin

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]