The Green Mile

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Green Mile
filmo
Originala titolo The Green Mile
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 6 dec. 1999, 10 feb. 2000, 1 mar. 2000, 1999
Ĝenro filma dramo, flashback film, fantasta filmo, mallibereja filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado David Tattersall
Reĝisoro(j) Frank Darabont
Produktisto(j) Frank Darabont • David Valdes
Scenaro Frank Darabont
Filmita en Kalifornio • Norda Karolino
Loko de rakonto Luiziano
Muziko de Thomas Newman
Rolantoj Tom Hanks • David Morse • Bonnie Hunt • Michael Clarke Duncan • James Cromwell • Michael Jeter • Doug Hutchison • Sam Rockwell • Graham Greene • Jeffrey DeMunn • Patricia Clarkson • Harry Dean Stanton • Gary Sinise • Barry Pepper • Scotty Leavenworth • Dabbs Greer • Eve Brent • William Sadler • Brent Briscoe • Bill McKinney • Paula Malcomson
Produktinta firmao Warner Bros. 
Castle Rock Entertainment 
Warner Bros. Pictures 
Universal Studios
IMDb
vdr

The Green Mile (konata kiel La verda mejlo) estas usona filmo de dramo kaj fantazio de 1999, verkita, produktorita kaj reĝisorita de Frank Darabont, en kiu ludas Tom Hanks, Michael Clarke Duncan, David Morse, Barry Pepper, James Cromwell, Doug Hutchison, Michael Jeter, Bonnie Hunt, Eve Brent, Harry Dean Stanton, Sam Rockwell, Jeffrey DeMunn kaj Dabbs Greer en la ĉefaj roloj. La scenaro estas bazita sur la samnoma romano de Stephen King nome The Green Mile.

La filmo ricevis premiojn kaj nomumojn al Oskar-premioj, kaj en 2000 ricevis la Premion Saturn al la plej bonkvalita filmo, al la plej bonkvalita duaranga aktoro (Michael Clarke Duncan) kaj al la plej bonkvalita duaranga aktorino (Patricia Clarkson).

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La historio rakontas la vivon de Paul Edgecomb, kiu estante jam maljunulo rakontas sian historion kiel funkciulo de la «mortokoridoro» en la prizono de Cold Mountain, en la usona subŝtato de Luiziano, dum la 1930-aj jaroj. Edgecomb havas inter siaj prizonuloj homon kun supernaturaj povoj, kiu estas kapabla sanigi personojn kaj fari aliajn tipojn de mirakloj. Tio kontrastas kun alia prizonulo, kiu estas ege malbonega. Dum la trairado de la historio notindas diversaj aspektoj pri la terura vivo de la kondamnitoj en Usono, kaj ankaŭ pri la vivo de la provosoj.