Graham Greene (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Graham Greene
Graham Greene en 1998
Graham Greene en 1998
Naskiĝo 22-an de junio 1952
Six Nations Rezervejo, Brantford, Ontario, Kanado
Nuptopartnero Hilary Blackmore (1994–nuntempo)
Karakteriza(j) rolo(j) Piedbatanta Birdo en Dances with Wolves
v  d  r
Information icon.svg

Graham GREENE (naskiĝinta la 22-an de junio 1952) estas kanada aktoro nomumita al Premio de Akademio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Graham Greene naskiĝis en rezervejo Six Nations en vilaĝo Oshweken en Ontario. Li apartenas al tribo de oneidoj. Li vivis kun sia patrino Lilian kaj la patro John Greene, kiu estis ŝoforo de ambulanco kaj riparisto. Kiel junulo li vivis en Hamilton en Ontario. Liaj unuaj paŝoj al amuzindustrio komencis en tempo, kiam li faris soniston al rokmuzikaj grupoj. Li partoprenis teatran lernejon por indiĝenaj loĝantoj kaj li komencis aperi en teatroj en Toronto kaj en Anglio.

Lia unua filmo estis Running Brave (1983), poste li aperis ekzemple en filmoj Revolucio (1985) aŭ en Powwow Highway (1981), sed rolo, kiu alportis al li gloron, estis nomumita al Oskaro rolo de Piendbatanta Birdo en Dances with Wolves de Kevin Costner. Sekvis pluaj filmoj, li rolis ĉeflanke de Val Kilmer.

En 1997 li estis hospitaligita pro atako de depresio nur post kunpuŝiĝo kun polico. Kiam li resaniĝis, li rolis grandan rolon de indiano Arlen Biterbuck, atendanta en ĉelo de morto al plenumo de verdikto en filmo Verda mejlo.

Graham Greene estas por multaj konata kiel indiana estro, ŝpuristo, batalanto, ŝamano ktp. Lia tuta agado en la profesio turniĝas ĝuste ĉirkaŭ indianoj kaj li, indiano mem, estas pro tio tre fiera. Nuntempe li dume filmis sian lastan filmon The Stone Child (2008), kiu kolektis tra Ameriko en festivaloj multaj aprezoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]