Die Entführung aus dem Serail

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Die Entführung aus dem Serail
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1785
Ĝenro Kantoteatraĵoopero
vdr

Die Entführung aus dem Serail, tradukeble al Forkapto en la haremo, KV 384) estas opereto singspiel triakta kun muziko de Wolfgang Amadeus Mozart kaj libreto en germana de Gottlieb Stephanie, kiu siavice adaptis alian libreton de Christoph Friedrich Bretzner. Ĝi estis premierita en la Burgtheater de Vieno la 16an de Julio 1782,[1] malmultajn tagojn antaŭ Mozart edziĝis al Constanze Weber. Li mem dirigentis la orkestron. La opero ege sukcesis. La komponisto skribis al sia patro: "la homoj freneziĝas pro tiu opero". La unuaj du ludoj havigis la enorman monsumon de 1200 florenojn, trifoje pli ol la salajro de Mozart pro sia iama posteno en Salcburgo.[2]

Belmonte, ĉefrolulo.

La verko estis prezentita ripete en Vieno dum la vivo de Mozart,[3]​ kaj tra la germanlingvaj landoj.[4]

La forkapto en la haremo plue estas unu de la plej popularaj operoj; en la statistikoj de Operabase aperas en la rango 21a de la cent operoj plej luditaj en la periodo 2005-2010, kaj estas la 6a en germana kaj la kvina de Mozart, post La magia fluto, La geedziĝo de Figaro, Don Giovanni kaj Così fan tutte.

La agado okazas en turka palaco de paŝao Selim, kie estas kaptita hispana sklavino Konstanze (samnome kun la edzino de Mozart). Ŝia amanto Belmonte serĉas ŝin, same kiel lia servisto Pedrillo serĉas sian amatinon Blonde. En la dua akto Konstanze malakceptas la amproponojn de Selim. Finfine la amantojn sukcesas interparoli kun siaj amatinoj, al kiuj ili pridemandas pro ilia fideleco. En la tria akto la fuĝo malsukcesas, ĉar ili estas kaptitaj. Tamen la paŝao emociita pro la doloro de la geamantoj, montras sin kompata kaj liberigas ilin.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «K. 384». The Mozart Project. Arkivita el la originalo la 17an de Julio 2011. Konsultita la 15an de Julio 2011.
  2. Deutsch 1965, 201
  3. Deutsch 1965, p. 201
  4. Deutsch 1965. La premiero en Stuttgart devis atendi ĝis la 19a de Septembro 1795, ĉar la "singspiel" Belmont und Constanze, pri la sama historio, de Christian Ludwig Dieter (1757–1822), ludita tie por la unua fojo en 1784, estis tiom populara ke ĝi malhelpis ludon de la versio de Mozart; Grove's Dictionary of Music and Musicians, 5a eld., 1954, Eric Blom, eld.