David Diop

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun Boubacar Boris Diop


David Diop
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1966 (1966-02-24) (58-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato Sorbono vd
Profesio
Okupo verkisto • literatursciencisto • docento • man of letters vd
Laborkampo literary activity • beletroliteratursciencoFranclingva literaturo vd
Doktoreca konsilisto Sylvain Menant vd
Verkado
Verkoj Frère d'âme vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

David DIOP (n. la 24-an de februaro 1966 en Parizo) estas franca literaturisto kaj verkisto. En 2018 li ricevis la Prix Goncourt des lycéens pro sia romano Frère d'âme.

En 1998 li estis nomumita docento pri franclingva afrika literaturo en la 18-a jarcento ĉe la Université de Pau et des pays de l'Adour. Ekde 2009, li gvidas esplorgrupon pri la eŭropaj reprezentadoj de Afriko kaj afrikanoj en la 17-a kaj 18-a jarcentoj.

Diop ricevis la Prix Goncourt des Lycéens pro sia romano Frère d'âme. La premio estis prezentita en la Palaco Elizeo la 15-an de novembro 2018 de la franca prezidento Emmanuel Macron kaj la ministroj pri edukado kaj kulturo. Pro la anglalingva traduko de la libro At Night All Blood is Black, li gajnis la International Booker Prize 2021, kune kun tradukistino Anna Moschovakis. [1]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Scienca laboro[redakti | redakti fonton]

  • 2018 Rhétorique nègre au XVIIIe siècle: Des récits de voyage à la littérature abolitionniste

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • 2012 1889, L'Attraction universelle
  • 2018 Frere d'âme ricevis la Eŭropan Literaturan Premion 2020 [2]
  • 2021 La porte du voyage sans retour, Editions du Seuil

Referencoj[redakti | redakti fonton]