Julia Peresild

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julia Peresild
Persona informo
Юлия Сергеевна Пересильд
Naskiĝo 5-an de septembro 1984 (1984-09-05) (39-jaraĝa)
en Pskovo
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco RusioSovetunio vd
Alma mater Rusa Akademio de Teatraj Artoj vd
Familio
Amkunulo Alexei Uchitel vd
Infanoj Anna Peresild vd
Profesio
Okupo teatra aktoro • aktoro vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva dum 2003– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julia SERGEJEVNA PERESILD (ruse Юлия Сергеевна Пересильд ; naskiĝis la  5-an de septembro 1984(nun 1984-09-05)) estas rusa teatra kaj filma aktorino[1]. Ŝi estas la unua profesia aktorino iĝanta kosmonaŭto post sia kosmoflugo al la IKŜ en oktobro 2021[2].

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Peresild naskiĝis en Pskovo, Rusa SFSR, Sovetunio. Ŝia patro estis ikonpentristo kaj patrino — vartisto. Ŝia familia nomo devenas de ŝiaj estonaj patraj prageavoj, kiuj estis deportitaj al Rusio[3]. Ekde infanaĝo ŝi revis fariĝi aktorino. De la tria klaso, ŝi partoprenis en lerneja arta amatora prezentado, kantis kaj ĉefrolis en lernejaj teatraĵoj. En la aĝo de dek unu, ŝi partoprenis en la konkurso de junaj talentoj „La Matenstelo“. En 2001, ŝi diplomiĝis ĉe mezlernejo n-ro 24 en Pskovo.

Post la lernejo, ŝi eniris la fakultaton de rusa filologio ĉe la Pskova Ŝtata Pedagogia Instituto, sed studinte nur unu jaron, ŝi iris al Moskvo kaj eniris teatran kolegion. En 2006 ŝi diplomiĝis ĉe la aktora fako de la reĝisora ​​sekcio de la Rusa Akademio de Teatraj Artoj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ekde 2007, kiel invitita aktorino, Peresild partoprenis en la teatraĵoj de la Ŝtata Teatro de Nacioj.

Ŝia aktoraddebuto estis la rolo de Nataŝa Kublakova en la televidserio Lando (2003), reĝisorita de Aleksandro Baranov. Ŝia unua granda laboro en filmo estis la rolo de Olja Rodjaŝina en la dramfilmo La Ponto (2006) reĝisorita fare de Eljor Iŝmukhamedov, kaj Prizonulo (2008) reĝisorita de Aleksej Uĉitel. Tamen, ŝiaj vere trarompaj roloj inkludis la ĉefrolon de Sofio en la dramo La limo (2010) reĝisorita fare de Aleksej Uĉitel, la televidserion Santa Lucia (2012), kaj la mistikan trileron Sonnentau (2012)[4]. Peresild iĝis konata post ludado de apogaj roloj en En la Nebulo (2012) reĝisorita de Sergej Loznica, kaj ŝi ludis la rolon de la sovetia kaŝpafisto Ljudmila Pavliĉenko en la biografia militfilmo Batalo por Sebastopolo en 2015[5].

Peresild nuntempe laboras kun la teatro „Lernejo de Moderna Ludo“ kaj la Malaja Bronnaja teatra firmao kun Jevgeni Mironov.

Ŝi estis elektita kiel membro de la skipo de Sojuz MS-19, kiu lanĉiĝis la 5an de oktobro 2021, por la filmado de La Defio (ruse: Вызов) kun Klim Ŝipenko. La 17an de oktobro, ŝi revenis al la Tero surŝipe de Sojuz MS-18[6].

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Peresild estas edziniĝinta al rusa kinoreĝisoro Aleksej Uĉitel kaj estas patrino de du filinoj, Anna (naskiĝinta en 2009) kaj Maria (naskiĝinta en 2012)[7]. Ŝi estas fondmembro de la bonfara fonduso Galĉonok ( ruse: Галчонок), kiu funkcias por disponigi terapion por infanoj trafitaj de organikaj cerbaj malsanoj.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Prezidanto de la premio de Rusio por junaj artistoj (2013)[8]
  • Blanka Elefanto-Premio por la plej bona aktorino en apoga rolo (en La Limo, 2010)
  • Ora Aglo-premio por la plej bona aktorino en apoga rolo (en La Limo, 2010)
  • Crystal Turandot-Premio por la plej bona virinrolo (en La Varsovia Melodio teatraĵo enscenigita en Moskva Drama Teatro, 2010)
  • Plej bona aktorino-premio ĉe unua BRICS Filmfestivalo (2015)
Peresild ĉe la premioceremonio de la Prezidanto de la Rusa Federacio 2012 (2013)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Arkivigite je 2019-09-20 per la retarkivo Wayback Machine ĉe la retejo de la televid-kanalo Rusio-1
  2. (en) Russian team back on Earth after filming first movie in space ĉe BBC, la 17-an de oktobro 2021.
  3. [2] ĉe Kronika 25
  4. [3]
  5. [4]
  6. [5]
  7. [6]
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-02. Alirita 2021-12-02.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]