Mark Lehner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mark Lehner
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1950 (1950-01-01) (74-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo antropologo • arkeologo • egiptologo
vdr

Mark LEHNER estas usona arkeologo kaj egiptologo; doktoro en Egiptologio ĉe la Universitato de Yale ekde 1990, li estas vizitanta helpoprofesoro de Egipta Arkeologio en la Orienta Instituto de la Universitato de Ĉikago, kaj asocia esploristo en la Semitic Museum de la Universitato de Harvardo. Krome, li estis direktoro de la esplorado de la altebenaĵo de Gizo, kie li trovis dum siaj elfosadoj abundajn arkeologiajn restojn de tio kio ŝajnas la vendejoj, domoj, atelieroj, hejmoj kaj lokoj en kiuj oni preparis la manĝon de la laboristoj kiuj plenumis taskojn de konstruistoj, same kiel enorma tombejon kie kuŝas tomboj kun restaĵoj de centoj da personoj enterigitaj ĉe la grandaj piramidoj, ĉefe laboristoj kaj ties familioj.

Lia doktoriga disertacio direktorita de Williams Kelly Simpson, kaj prezentita en 1990, estis Arkeologio de bildo: La Granda Sfinkso de Gizo. Defendanto de la interfaka arkeologia esplorado, li ĉiam klopodis aliri al ĝenerala rigardo de arkeologia kuŝejo el diversaj vidpunktoj. Lia libro, Ĉio pri la Piramidoj, estas profunda studo de la lokoj sur kiuj oni starigis la plej gravajn piramidojn de la Antikva Egipto, en kiu li priskribis la ritojn kaj mitologio ĉirkaŭ la morto kaj entombigo de la faraonoj, kaj la historion de la iamaj vojaĝistoj, rabistoj kaj arkeologoj. Li ankaŭ partoprenis en britaj kaj usonaj televidprogramoj, ĉefe por National Geographic, en kiuj li rakontas la eksperimentajn klopodojn konstrui piramidon kaj starigi obeliskon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mark Lehner. Todo sobre las Pirámides. Ediciones Destino S.A. ISBN 8423335569