Richard Swinburne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Swinburne
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1934 (1934-12-26) (89-jaraĝa)
en Smethwick
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Exeter College vd
Profesio
Okupo filozofoverkisto • universitata instruisto • teologo vd
Laborkampo filozofio de sciencoteologio vd
En TTT Oficiala retejo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Richard G. SWINBURNE (naskita la 26-an de decembro 1934) estas brita filozofo, profesoro emerito de Filozofio ĉe la Universitato de Oksfordo. La pozicio de Swinburne en favoro de la filozofiaj argumentoj por pruvi la ekziston de Dio havas grandan influon. Lia ĉefa filozofia kontribuo estas en la kampo de filozofio de religio kaj filozofio de scienco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Swinburne studis klasikajn studojn, filozofion, politikan sciencon kaj ekonomikon en Universitato de Oksfordo. Dum sia laboro kiel preleganto li estis tre fekunda aŭtoro, kaj ĉiujn duan jaron proksimume libro de li estis publikigita. Liaj libroj estas konataj pro la teknika komplekseco karakteriza por akademia filozofio, kvankam Swinburne eĉ produktis librojn por laikoj en kiuj li skizas la esencon de siaj argumentoj pri la ekzisto de dio. Kiel membro de la Ortodoksa Kristana Eklezio, Swinburne elstaras kiel unu el la kristanaj apologiistoj kiuj adheras al la aliro ke kristana kredo estas akorda kun la menso, kaj estas logike libera de kontraŭdiro. Laŭ Swinburne, Dio estas ento, kies ekzisto ne estas logike necesa, sed estas metafizike necesa. Lia filozofia metodo estas derivita de tiu de Tomaso de Akvino.

El liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • The Concept of Miracle (La koncepto de miraklo), 1970
  • The Coherence of Theism (La kohereco de teismo), 1977
  • The Existence of God (La ekzisto de Dio), 2004
  • Faith and reason (Kredo kaj racio), 2005
  • The evolution of the soul (La evoluo de la animo), 1986
  • Miracles (Mirakloj), 1989
  • Responsibility and Atonement (Respondeco kaj pekliberigo), 1989
  • Is there God? (Ĉu estas Dio?), 1996
  • Simplicity as Evidence of Truth, The Aquinas Lecture (Simpleco kiel verpruvo, Akvinaj prelegoj, 1997
  • Providence and the Problem of Evil (Providenco kaj la problemo de malbono), 1998
  • Epistemic Justification (Epistema pravigo), 2001
  • The Resurrection of God Incarnate (La resurekto de Dio enkarnigita), 2003
  • Was Jesus God? (Ĉu Jesuo estis Dio?), 2008
  • Free Will and Modern Science (Libera volo kaj moderna scienco), 2011
  • Mind, Brain, and Free Will (Menso, cerbo kaj libera volo), 2013

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]