Internacia tribunalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacia tribunalointernacia kortumo estas ĉiu juĝa institucio kreita pere de multflankaj traktatoj inter ŝtatoj, aŭ pere de interkonsentoj aŭ rezolucioj de mondoregionaj aŭ internaciaj organizaĵoj, kiu havas juĝan kompetentecon por solvi jurajn konfliktojn inter diversaj partoj.

La Internacia Kortumo estas organo de la Unuiĝintaj Nacioj, kies statuto formas parton de ĝia konstituĉarto. Ties kompetenteco ratinae personae estas universala (ĉiuj membroŝtatoj de UN estas aŭtomate parto de la IK, kaj ankaŭ ŝtato nemembro povas esti parto).

La Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj, kreita en 1950, pritraktas aferojn rilatajn al la interpretado kaj aplikado de la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj de 1950. La Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj, kreita en 1957, kun kompetenteco ratione materiae deviga en la majoritato de kazoj kaj pli diversa ol aliaj internaciaj kortumoj.

La Interamerika Kortumo pri Homaj Rajtoj, kreita de la Amerika Konvencio pri Homaj Rajtoj de 1969. Ties materia kompetenteco estas specializita kaj estas aplikebla nu al la ŝtatoj kiuj estas parto de la Konvencio kaj de la Interamerika Komisiono pri Homaj Rajtoj.

Aliaj internaciaj tribunaloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fernandes, Jean Marcel, La Corte Penal Internacional. Soberanía versus justicia universal. Madrid, 2008, Reus. ISBN 84-290-1524-8.