Kapelo Sankta Liborio (Creuzburg)
Kapelo Sankta Liborio | ||
---|---|---|
kapelo [+] | ||
Lando | Germanio | |
Regiono | Turingio | |
Situo | Creuzburg | |
- koordinatoj | 51° 3′ 1″ N, 10° 15′ 13″ O (mapo)51.050310.2536Koordinatoj: 51° 3′ 1″ N, 10° 15′ 13″ O (mapo) | |
Kapelo Sankta Liborio | ||
Vikimedia Komunejo: Liboriuskapelle Creuzburg [+] | ||
Kapelo Sankta Liborio (germane: Liboriuskapelle) estas iama pilgrimpreĝejeto malfrugotika je Creuzburg, Germanujo. Ĝi staras ĉeborde de Werra rekte ĉe la historia ponto. La arĥitektura ensemblo ankaŭ emblemas por tiu ĉi uestturingia urbeto.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pontokapelo
[redakti | redakti fonton]Ĉ. en la jaro 1223-a oni komencis, laŭ komisio de la turingia landgrafo Ludoviko la 4-a, konstrui lignan ponton trans Werra; ĝi post pluraj detruoj rekonstruitis ŝtone. Ĝi ricevis por protektiĝo remparojn ĉe la orienta kapo. Mallonge post 1223 estiĝis ĉeponte unua (ligna) kapelo por protekti la konstruaĵon kaj servi al la edifo de la vojaĝantoj. En 1498 decidis la priorino de la krojcburga Jakobo-klostro, Jutta von Hundelshausen kaj la burga ĉefadministranto burggrafo Georgo iniciati konstruon de pli impresa kapelo. La konstrukomenco estis, laŭ latinlingva enskribaĵo ĉeportala, la kvina tago post la festo de la apostolo Bartolomeo en 1499.[1]
Pilgrima kapelo
[redakti | redakti fonton]La nova kapelo metitis sub la patronecon de sankta Liborio. Ankaŭ pro perfekta trafiknoda situo ĝi baldaŭ iĝis pilgrimejo. Ĉ. 1520 la interno de la kapelo de ĉefkonsturisto Cunrad Stebel el Rotenburg war[2], ricevis freskojn rakontantajn scenojn el la vivo de sankta Elizabeto de Hungario kaj de Jesuo Kristo. En la 1.9.1523 la kartuziano Albert el Kempten prezentis sukcese antaŭ multaj homoj la novan luteranan kredon. En 1525 Creuzburg suferis marodon fare de ribelantaj kamparanoj. En 1528 la monaĥinejo fermitis kaj la riĉa fresko-dekoraciaro de la kapelo kovritis puce.[3]
Riparoj
[redakti | redakti fonton]La unuaj dokumenteblaj riparoj (meto de nova tegmento) estis en 1680 kaj 1715, kiam ankaŭ novigitis la interno. En 1717 malnova defendoturo ĉeponta malkonstruitis. En 1840 ricevis, laŭ la volo de grandduko Karlo Aleksandro (Saksio-Vajmaro-Eisenach) fenestrojn kun buntaj vitraloj. Okaze de puriglaboroj malkovritis inter 1932–38 la restintaj pentraĵoj kaj paŝon post paŝo revidebligitis.
Damaĝoj pro milito kaj trafiko; turismo
[redakti | redakti fonton]Okaze de la preno de Creuzburg fare de Usona Armeo en la 1.4.1945 eksplodigitis la ponto - kaj tial ankaŭ la kapelo ege damaĝitis. Fenestroj enenfalis kaj la tegmento malaperis.[4] Ne antaŭ 1955 ĉio rebrilis. Alia problemo estis la sala enhavo de Werra (koncerne la muron kaj la freskan fonon) kaj veturado de kamionoj surponte. Iam la ponto baritis por la aŭtotrafiko.
Jam en la 1920-aj jaroj turistoj ŝatis veni gapi kapelen. Post la kompleta landlimfermo en 1961 la monumento estis ĝis la mezo de la 1970-aj jaroj neatingebla. En 1986 finfine nova ponto por aŭtoj inaŭguritis. Post Turniĝo ekis restaŭro de la muraro ponta.
Konstruhistorio
[redakti | redakti fonton]La ununava konstruaĵo estas ĉ. 13 m × 9 m. Starigita el flava grejso la kapelo kun al separka ponto pitoreskegas antaŭ la griza-blanka rokopejzaĝo kaj la verdaj deklivoj de Wallstieg. Taŭgigite al spacmalabundo sur eta rokoŝporno la kapelo orientigitis nordorienten, la mallarĝa flanko kun la ankoraŭ originale konserviĝinta portalo suden. Ornamoj plibeligas ne nur la kvar fenestrojn sed ankaŭ la ok pilastrojn. Al du fenestroj rekoneblas fiŝveziko. La portalon kadras ogivarkaj, kruciĝantaj profil-plankoplintoj. Supre estas veterdisfaliĝinta latinlingva enskribaĵo pri la komenco de la konstruo. La ronda vazistaso kaj la la kapelon kronanta kruco ordigas la fasadon laŭ akurate simetraj reguloj. Eta fenestroniĉo apudporala iam ebligis al la pilgrimantoj ekvidi la tie ĉi starigitian bildon de la sanktulo. Tri konzoloj markas la situon de iam ekzistintan unuigkonstruaĵon al la najbara defendoturo aŭ galerio. Vidindas la kapelo ankaŭ de malantaŭe: tie rimarkindas tri precizaj konzoloj kaj tri gotikaj fenestroj kiuj pro la necesaj protektobariloj ne rajtas impresegi. La pentritaj vitraloj detruitis en 1945.
La kapela interno estas de ĉ. 11 m × 7 m. Denove imponas akurata simetrio ĉie ajn. Postaltare estas belga krucifikso kaj la volbon distingeblas dekoracia reto da streboj kaj nervuroj. Ili kuŝas sur svelaj muraj konsoloj. La norda ŝlosoŝtono anoncas la kapelan konstruinton jene Kunrad Stebel von Rotenburg hot di Capel angha. Uestvande supre de la portalo videblas la lasta juĝo dume alivande estas ciklo pri la pasiono kaj la vivo elizabeta. Ambaŭ havis iam 18 parĉelojn. Ĉiuj freskoj palas; fota ekspozicio montras la plej intersajn aferojn.
Por la regiona historio de Creuzburg la elizabeta ciklo aparte interesas ĉar sur Kastelo Creuzburg la sanktulino longe vivis. Tie ĉi ankaŭ ŝi naskis siajn infanojn. En la adiaŭa sceno pri Elizabeto la fresko montras la plej malnovan bildon de Creuzburg. La daŭra konservo de la altvaloraj freskoj estas daŭra defio.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Helmut Scherf: Bau- und Kunstdenkmale in Stadt und Kreis Eisenach (= Eisenacher Schriften zur Heimatkunde, 12). Eisenach 1980, p. 39–41.
- ↑ Antje Coburger: Die Liboriuskapelle an der Creuzburger Werrabrücke, ĉe: Volker Trautvetter: Die Liboriuskapelle zu Creuzburg. Zur Geschichte und Restaurierung der Brückenkapelle und ihrer spätmittelalterlichen Wandmalereien (=Arbeitsheft des Thüringischen Landesamtes für Denkmalpflege und Archäologie. Neue Folge 49), E. Reinhold Verlag Altenburg, ISBN 978-3-95755-020-0
- ↑ Walter Schmidt: Geschichte des Creuzburger Salzwerks (=Eisenacher Schriften zur Heimatkunde, 39), Eisenach 1988. p. 7ss
- ↑ Rainer Lämmerhirt: Der Kampf um die Werralinie 1945 (=Westthüringer Heimatschriften, 11), Mihla 2001, p. 33–38
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Helmut Scherf: Bau- und Kunstdenkmale in Stadt und Kreis Eisenach (=Eisenacher Schriften zur Heimatkunde, 12). Eisenach 1980, p. 39–41.
- Volker Trautvetter (eld.): Die Liboriuskapelle zu Creuzburg. Zur Geschichte und Restaurierung der Brückenkapelle und ihrer spätmittelalterlichen Wandmalereien (=Arbeitshefte des Thüringischen Landesamtes für Denkmalpflege und Archäologie, 49). E. Reinhold Verlag, Altenburg 2016, ISBN 978-3-9575-5020-0
- Bettina Vaupel: Brückenschlag in die Geschichte. Die Liboriuskapelle in Creuzburg birgt seltene Malereien (=Monumente. Magazin für Denkmalkultur in Deutschland, 5/6), Pößneck 2008, p. 30-31 ISSN 0941-7125
- Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen. Dua eldono. Deutscher Kunstverlag, Berlin 2003, ISBN 978-3-422-03095-4
- Femmel: "Die Creuzburger Elisabeth-Fresken". Ĉe: Wissenschaftliche Zeitschrift der Friedrich-Schiller-Universität, Jena 1956/57
- Horst Schmidt: Historische Bauwerke der Stadt Creuzburg. p. 42ss.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Liboriuskapelle (Creuzburg) en la germana Vikipedio.