Oktobra revolucio en Portugalio 1910

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afiŝo pri la proklamo de la Portugala Respubliko.

La Oktobra Revolucio estis puĉo kiu okazis en Portugalio la 5-an de oktobro 1910 en kiu la portugala monarkio kiu estis reganta la regnon dum okcent jaroj estis anstataŭigita per la Portugala Respubliko.

La submetiĝo de Portugalio al britaj koloniaj interesoj, la altaj elspezoj de la portugala reĝa familio, politika kaj socia malstabileco, la murdo de la Reĝo Karlo la 1-a kaj de lia posteulo Luís Filipe, Reĝa Princo de Portugalio, en 1908, la diktatoreco de ĉefministro João Franco, kaj la ŝajna malkapablo de la registaro adaptiĝi al la moderna epoko multe kontribuis al la neevitebla procezo de la erozio de la statuso de la portugala monarkio. Aliflanke, la Respublikana Partio sin prezentis kiel la sola partio, kiu proponas planon kapablan redoni al Portugalio la prestiĝon, kiun ĝi perdis, kaj gvidi la landon antaŭen.

Post kiam militfortoj rifuzis subpremi ĝeneraligitan ribelon la 3-an kaj 4-an de oktobro 1910 en kiu ĉirkaŭ du mil soldatoj kaj maristoj partoprenis, la Unua Portugala Respubliko estis deklarita je 09:00 de la balkono de la urbodomo de Lisbono. Post la puĉo, la provizora registaro gvidita fare de Teófilo Braga gvidis la landon ĝis la Konstitucio de 1911 estis aprobita. Sekvante la establado de la Unua Portugala Respubliko, la nacia himno, flago kaj valuto de Portugalio estis ŝanĝitaj.

Dum la puĉo, 37 homoj estis mortigitaj kaj dekoj estis vunditaj. Almenaŭ 14 el la vunditoj mortis en la sekvaj tagoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]