Žemaitė

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Žemaitė
Žemaitė sur la monbileto de 1 litova lido el 1993
Žemaitė sur la monbileto de 1 litova lido el 1993
Persona informo
Naskiĝo 4-an de junio 1845 (1845-06-04)
en Bukantė manor
Morto 7-an de decembro 1921 (1921-12-07) (76-jaraĝa)
en Marijampolė
Lingvoj litova
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Žemaitė [ĵeMAJte:], fakte Julija Beniuševičiūtė-Žymantienė [JUlija benjuŝeviĈJUte:-ĵi:manTJEne:], kiu naskiĝis la 4-an de junio 1845 laŭ la gregoria kalendaro, la 23-an de majo laŭ la julia en la vilaĝo Bukantė ĉe Plungė kaj mortis la 7-an de decembro 1921 en Marijampolė, estis litova verkistino. Venante de malriĉa nobelaro, ŝi partoprenis en la litova nacia renaskiĝa movado. Ŝi skribis en realisma stilo pri kampara vivo. Ŝia memelektita literatura pseŭdonimo cetere simple signifas "ino el Žemaitija", do montras la kulturan ligiĝon al la historia litova regiono Ĵemajtio.

Ŝi verkis siajn plej bonkvalitajn verkojn en 1896–1898. Inter ĉirkaŭ 150 verkoj, plej bone konataj estas jenaj:

  • Marti (Bofilino)
  • Topilys
  • Petras Kurmelis
  • Sučiuptas velnias (Kaptita diablo)
  • Sutkai
  • Gera galva (Bona kapo)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • “Žemaitė”, Encyclopedia Lituanica.
  • Tarybų Lietuvos Enciklopedija. Vyriausioji enciklopedijų redakcija. Vilnius, 1988.
  • Valstybinė grožinės literatūros leidykla. " Žemaitė gyvenime ir kūryboje" Vilnius, 1956 m.
  • Sauka, D., 1988. „Žemaitės stebuklas". Vaga. (ISBN 9785415000104)