Fritz Strassmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fritz Strassmann
Persona informo
Fritz Straßmann
Naskonomo Friedrich Wilhelm Straßmann
Naskiĝo 22-an de februaro 1902 (1902-02-22)
en Boppard
Morto 22-an de aprilo 1980 (1980-04-22) (78-jaraĝa)
en Majenco
Lingvoj germana vd
Loĝloko Germanio vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Hanovro vd
Memorigilo Fritz Strassmann
Familio
Gefratoj Otto Straßmann vd
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto • nuklea fizikisto • rezistobatalanto vd
Laborkampo kemioanaliza kemiofisio vd
Aktiva en Majenco vd
Doktoreca konsilisto Otto Hahn vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich Wilhelm STRASSMANN [fric ŝtrasman] (naskiĝis la 22-an de februaro 1902, mortis la 22-an de aprilo 1980) estis germana kemiisto, kiu kun Otto Hahn komence de 1939 identigis la elementon bario kiel produkto de bombardado de uranio per neŭtronoj. Iliaj observoj estis la ŝlosila pruvo necesa por identigi la ĝis tiam nekonatan fenomenonon de nuklea fisio, kiel poste estis rekonita kaj publikigita de Lise Meitner kaj Otto Frisch.[1]

Dum Nazia Reĝimo[redakti | redakti fonton]

En 1933 Strassmann rezignis el la Societo de Germanaj Kemiistoj, kiam ĝi iĝis parto de Nazi-kontrolita publika korporacio. Li estis metita en Nigran liston fare de la Nazia reĝimo. Kiel rezulto, li nek povis labori en la kemia industrio nek povis ricevi sian habilitigon kiel estis postulita por estis sendependa esploristo en Germanio tiam.[2][3] Lise Meitner kuraĝigis Otto Hahn por trovi almenaŭ helpantecon por Strassmann kontraŭ duono de salajro, kaj li finfine iĝis speciala helpanto por Meitner kaj Hahn.[2] Strassmann konsideris sin bonsorta, ĉar "spite mian inklinon al kemio, mi valoras mian personan liberon tiom ke por konservi ĝin mi rompus ŝtonojn por vivtenado."[3]

La edzino de Strassman apogis lian malakcepton aliĝi al la Nazia Partio.[2][3] Dum la Dua Mondmilito ili kaŝis judinon, nome muzikiston Andrea Wolfenstein, en sia apartemento dum monatoj, metante sin kaj sian tri-jaraĝan filon en riskon.[4][3][5] Strassman pluigis sian esploron en radiokemio dum la Dua Mondmilito, kvankam ne cele al disvolvigo de armiloj. Li malamis la Naziisman reĝimon kaj oni diris, ke li diris, "Se mia laboro estus kondukanta al fakto, ke Hitler havu atombombon, mi mortigus min mem."[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Hitler and the Bomb". New York Times. 11a de Decembro 1988.
  2. 2,0 2,1 2,2 Krafft, Fritz. "Strassmann, Friedrich Wilhelm (Fritz)". Encyclopedia.com / Complete Dictionary of Scientific Biography. Alirita en 21a de Decembro 2021.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Sime, Ruth Lewin. (1996) Lise Meitner: A Life in Physics. Berkeley: University of California Press. ISBN 978-0-520-08906-8. OCLC 32893857.
  4. "Strassmann Fritz". The Righteous Among the Nations Database. Yad Vashem. Alirita en 21a de Decembro 2021.
  5. Bernstein, Jeremy. (8a de Februaro 2010) Nuclear weapons : what you need to know, 1‑a eldono, Cambridge University Press. ISBN 978-0521126373.
  6. Fritz Strassmann. Spartacus Educational Publishers Ltd.. Alirita 1a de Aprilo 2020.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]