Nukunonu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nukunonu
atolo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 9° 10′ S, 171° 49′ U (mapo)-9.1683333333333-171.80972222222Koordinatoj: 9° 10′ S, 171° 49′ U (mapo) [+]
Horzono UTC+13:00 [+]
Nukunonu (Nov-Zelando)
Nukunonu (Nov-Zelando)
DEC
Nukunonu
Nukunonu
Situo de Nukunonu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nukunonu [+]
vdr

Nukunonu, iam konata kiel Nukunono, estas atolo de la insularo Tokelao, dependaĵo de Nov-Zelando. Ĝi estas meze de la arkipelago kaj havas loĝantaron de malpli ol 400 loĝantoj. La atolo estas ĉirkaŭ 5 km larĝa kaj ĉirkaŭ 12 km longa. Estas setlejo en la insulo Nukunono sudoriente, kiu same estas nomata Nukunono, kaj alia apude nome insuleto Motusaga aŭ Motuhaga. La ĉirkaŭo de la laguno estas sen koralo kaj tial ŝipoj povas veni tra la markolo inter ambaŭ insuloj, sed ne estas taŭgaj elŝipejoj.

La insulanoj dependas el produktado de kokosoj, pandano, kaj marbestoj. Trinkakvo estas malabunda; oni aligis akvostokejoj al la konstruado de domoj por kolekti pluvakvon el la tegmentoj. Estas hotelo kaj ripozejo.

Ĉirkaŭ 60 ha el la orienta parto de la atolo estis deklaritaj kiel Grava Birdareo fare de BirdLife International ĉar la loko eltenas reproduktajn koloniojn de brunaj, nigraj kaj blankaj ŝternoj, kun ĉirkaŭ 20 000 reproduktaj paroj ĉirkaŭkalkulitaj en 2011.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nukunonu. BirdLife International (2021). Alirita 7a de Marto 2021.