Jim Thorpe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jim Thorpe
Persona informo
Naskiĝo
en Prague, Indiana Teritorio
Morto 28-an de marto 1953 (1953-03-28)
en Lomita
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Jim Thorpe vd
Etno Sac and Fox Nation vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Jim Thorpe House vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Carlisle Indian Industrial School vd
Familio
Infanoj Grace Thorpe • Charlotte Marie Thorpe vd
Profesio
Okupo basbalisto • basketbalisto • atleto • aktoro • usonpiedpilkisto • filmaktoro • scenaristo • usonpiedpilkteama mastrumisto vd
Aktiva dum 1920–1929 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James Francis THORPE (Meskŭak-vulp-saŭke: Wa-Tho-Huk, tradukebla kiel "Brila Vojo";[1] 22an aŭ 28an de Majo,[2] 1887 – 28an de Marto, 1953)[3] estis usona atleto kaj ormedalisto en Olimpiaj ludoj. Membro de la indiĝena nacio de Meskŭak-vulp-saŭkoj, Thorpe estis la unua usona indiĝeno kiu atingis oran medalon por Usono en Olimpiko.

Fakte li estis filo de geblankuloj, sed estis edukita en indiĝena medio kaj etoso.

Konsiderata unu el la plej multfacetaj atletoj de moderna sporto, li ricevis du olimpiajn ormedalojn en la Somera Olimpiko 1912 (unu en klasika pentatlono kaj la alian en dekatlono). Li ludis ankaŭ en Usona piedpilkado (kaj amatore kaj profesie), en profesia basbalo, kaj en korbopilko.

La ekskludo de profesiuloj okazigis kelkajn polemikojn laŭlonge de la historio de la moderna Olimpiko. Jim Thorpe estis senigita el siaj medaloj kiam oni malkovris, ke li estis ludinta duon-profesian basbalon antaŭ la Olimpikoj. Liaj medaloj estis postmorte redonitaj kiel kopioj fare de la IOK en 1983 pro kompata sinteno konsiderante, ke li ne rompis la regulon de la postulitaj 30 tagoj.[4]

Thorpe aperis en kelkaj filmoj kaj estis portretita de Burt Lancaster en la filmo de 1951 nome Jim Thorpe – All-American.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Jim Thorpe Biography". Encyclopedia of World Biography. Alirita la 1an de Januaro 2022.
  2. Fontoj varias. Vidu ekzemple, Flatter, Ron. "Thorpe preceded Deion, Bo", ESPN. Alirita la 1an de Januaro 2022, kaj Golus, Carrie (2012). Jim Thorpe (Reviziita Eldono), Twenty-First Century Books. p. 4. ISBN 978-1-4677-0397-0.
  3. Golus, Carrie (1a de Aŭgusto, 2012). Jim Thorpe (Reviziita Eldono), Twenty-First Century Books. p. 4. ISBN 978-1-4677-0397-0.
  4. Jim Thorpe Biography. Biography.com. Alirita 9a de Februaro 2009.