Louis Vuitton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Vuitton
fashion house • negoco vd
Dum 1854 - nekonata/nuntempe
Jura formo société par actions simplifiée
Fondintoj Louis Vuitton vd
Sidejo Parizo
Lando Francio
Agokampo trunk • Mansako
Posedata de LVMH Moët Hennessy Louis Vuitton vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Vendejego de Louis Vuitton en la Avenuo de la Elizeaj Kampoj, Parizo.

Louis Vuitton Malletier estas entrepreno fondita en 1854 de Louis Vuitton (prononcite [lŭi VuJTÕ]). La monogramo LV de ĝiaj etikedoj aperas en la plej parto de ĝiaj produktoj. Estas franca entrepreno pri luksa marokenaĵoj specializita en varoj por vojaĝoj kiu vendas pere de sendependaj butikoj, departementoj en altnivelaj vendejegoj kaj tra elektronika komerco pere de sia retejo.[1][2] Ekde la eniro de Marc Jacobs en la kompanio, ĝi posdas ankaŭ kolektojn de prêt-à-porter kaj de luksaj akcesoraĵoj. Dum ses sinsekvaj jaroj, nome inter 2006 kaj 2012, Louis Vuitton estis konsiderata kiel la luksa varmarko plej valora de la mondo. En 2017, ties varmarka valorado estis de 29 242 milionoj de usonaj dolaroj, kio igis ĝin la luksa varmarko plej valora de la mondo laŭ la rangigo BrandZ.[3] Ĝi estis la ĉefa sponsoro de la velkonkurenco America's Cup dum jardekoj. Nuntempe ĝi posedas 445 vendejojn en 62 landoj.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Legal Notice». Louis Vuitton. Arkivita el la originalo la 1an de Majo 2011. Konsultita la 10an de Januaro 2022.
  2. Martin, Richard (1995). Contemporary fashion. Guatemala: St. James Press. p. 750. ISBN 1-55862-173-3.
  3. «Kantar - Las marcas de lujo más valiosas del mundo en 2017». Arkivigite je 2017-08-16 per la retarkivo Wayback Machine www.es.kantar.com. Konsultita la 23an de Aŭgusto 2017.
  4. ABC. «En Louis Vuitton no hemos notado la crisis y nunca hacemos rebajas». Konsultita la 10an de Januaro 2022.