El Milano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Milano
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37256
Demografio
Loĝantaro 93  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 6′ N, 6° 36′ U (mapo)41.092466666667-6.59875Koordinatoj: 41° 6′ N, 6° 36′ U (mapo) [+]
Alto 729 m [+]
Areo 22,66 km² (2 266 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Milano (Provinco Salamanko)
El Milano (Provinco Salamanko)
DEC
El Milano
El Milano
Situo de El Milano
El Milano (Hispanio)
El Milano (Hispanio)
DEC
El Milano
El Milano
Situo de El Milano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Milano [+]
vdr

El Milano estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo El Abadengo. El Milano estas tradukebla al La Milvo, kio videblas en la blazono.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 22,66 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 122 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas norde kun Cerezal de Peñahorcada kaj La Zarza de Pumareda, oriente kun Cabeza del Caballo, sude kun Villasbuenas kaj okcidente kun Barruecopardo. Ĝi distas 83 km de Salamanko, provinca ĉefurbo, kaj 17 km de Vitigudino.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]