Johann Heinrich Franz Straube
Johann Heinrich Franz STRAUBE (1773–1848) estis tajlisto kaj latunforĝisto en Vajmaro. Lia filo estis la skulptisto Adolph Straube (1810–1839).[1]
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f6/F%C3%BCrstengruft_Weimar_2020-06-05_12.jpg/220px-F%C3%BCrstengruft_Weimar_2020-06-05_12.jpg)
Agadoj
[redakti | redakti fonton]Straube la Maljuna, estante artmetiisto, havis grandan renomon ĉar oni menciis lin plurfoje en la periodaĵo "Journal des Luxus und der Moden".[2] De li oni konservis en la urba arkivo de Vajmaro petskribon de 1816 havigi al li publikan grundon ankaŭ Jakoba Pordego.[3] En la 1787-a jaro oni aljuĝis al li premion: el tio konkludeblas ke li estis lernanto de la vajmara desegnadklerigejo Fürstliche freie Zeichenschule.[4] Straube fariĝis kiel lia pli juna frato Carl Wilhelm Siegmund Straube kortega tajlisto: ambaŭ honoriĝis en decembro 1830 fare de grandduko Carl Friedrich per la medalo Civil-Verdienst-Medaille (en arĝento).[5] Ilia tekniko kaj lerteco tiom ŝatiĝis ke oni mendis ĉiujn lustrojn por la Urba Kastelo ĉe ilia ateliero.[6] Samloke estis gisita ankaŭ la sarkofago por grandduko Karlo Aŭgusto, laŭ dezajno de Clemens Wenzeslaus Coudray mem[7]. Ĝi spekteblas en la Princa Kripto. Lia filo Adolph Straube kreis la sursarkofagajn cizelojn.
Ilia ateliero troviĝis en la domo Grimmenstein en la vajmara strato Gerberstraße n-ro 3 (kiu ĝis hodiaŭ konserviĝis). En la Goeto-Ŝilero-Arkivo trovĝias tri kartonoj ku ll apostlasitaĵoj de la cizelisto Adolph Straube.[8]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Straube, Adolph." Ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 435.
- ↑ mencioj de li en libroj de ThuLB.
- ↑ archive-in-thueringen.de trovanto ĉe Archivportal Thüringen
- ↑ Hellmut Seemann (eld.): Anna Amalia, Carl August und das Ereignis Weimar. 2007, p. 74 (Guglolibroj).
- ↑ "Großherzoglich Sachsen-Weimar-Eisenachsches Regierungs-Blatt auf das Jahr 1830", p. 117-118 (Guglolibroj)
- ↑ Axel Stefek (eld.): Energie in Weimar: Vom Mittelalter bis in die Neuere Zeit (=Energiegeschichte der Stadt Weimar, 1), Stadtwerke Weimar Stadtversorgungs-GmbH, Weimar 2016, p. 375–386.
- ↑ Rolf Bothe: Clemens Wenzeslaus Coudray: 1775–1845; ein deutscher Architekt des Klassizismus, Köln; Weimar; Wien: Böhlau, 2013, p. 571-572, ISBN 978-3-412-20871-4
- ↑ dokumentoj ĉe Klassik-Stiftung (PDF).