Airbus Defendo kaj Kosmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Logotipo de Airbus Defendo kaj Kosmo

Airbus Defendo kaj Kosmo (angle Airbus Defence and Space) estas parto de Airbus respondeca pri defendo kaj aerkosmaj produktoj kaj servoj. La dividado estis formita en januaro 2014 dum la entreprena restrukturado de European Aeronautic Defence and Space (EADS), kaj konsistas el la antaŭaj Airbus Military, Astrium, kaj Cassidian sekcioj[1]. Ĝi estas la dua plej granda kosma kompanio de la mondo post Boeing kaj unu el la plej bonaj dek defendokompanioj en la mondo[2].

Airbus Defendo kaj Kosmo havas ĝian entreprenan ĉefsidejon en Ottobrunn, Germanio kaj estas estrita de Michael Schoellhorn[3]. La firmao havas kvar programliniojn: Militaviadiloj (estrita de Alberto Gutiérrez), Kosmaj Sistemoj (estrita de Jean-Marc Nasr), Komunikado-Inteligenteco-Sekureco (estrita de Evert Dudok) kaj Senpilotaj Aeraj Sistemoj (estrita de Jana Rosenmann). Kun ĝia ĉeesto en 35 landoj, la firmao laborigas 40,000 homojn el 86 naciecoj[4] kaj kontribuas al 21% de Airbus-enspezoj[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Parker, Andrew (2 January 2014). "EADS changes name to Airbus". FT.com. 25-a de februaro 2014
  2. "Airbus Defence and Space-built PeruSAT-1 delivers first images[rompita ligilo]". Space Daily. 12-a de Oktobro 2016.
  3. "Executive and operational committees", Airbus
  4. "Airbus Defence and Space Global presence". ADS. 20-a de Julio 2014.
  5. "Investors & Shareholders". airbusgroup.com. 25-a de Aŭgusto 2016.