Peque (Zamora)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peque
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49318
Demografio
Loĝantaro 124  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 4′ N, 6° 16′ U (mapo)42.0728595-6.2747826Koordinatoj: 42° 4′ N, 6° 16′ U (mapo) [+]
Alto 849 m [+]
Areo 38,88 km² (3 888 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Peque (Provinco Zamoro)
Peque (Provinco Zamoro)
DEC
Peque
Peque
Situo de Peque
Peque (Hispanio)
Peque (Hispanio)
DEC
Peque
Peque
Situo de Peque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peque [+]
vdr

Peque [PEke] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Carballeda, en la nordokcidento de la provinco, angule kun nordorienta Portugalio.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 38,88 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 126 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 550 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 93 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Limas kun la loĝlokoj Santa Eulalia, Valleluengo, Donadillo kaj Otero de Centenos; kaj kun la municipoj Molezuelas, Villalverde, Justel kaj Muelas.

Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado kaj fiŝkaptado, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp. La ĉefa enspezofonto devenas el agrikulturo (cerealoj, terpomoj, fruktoĝardenoj) kaj brutobredado (ŝafoj, kaproj kaj bovoj). Same estas abundo de pinoj, kverkoj kaj kaŝtanarboj, pro kio en la blazono estas du verdaj kverkoj (inter kiuj nigra lupo) en la supra duono, same kiel truto en la malsupra duono alude al fiŝkaptado.

Estas restaĵoj de Asturoj en la areo. En 1373 estas la plej antikva mencio al la nuna setlejo. En 1434 estas alia.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]