La Carballeda
La Carballeda [lakarbaLJEda] (aŭ simple Carballeda, etimologie komprenebla kiel La Kverkaro en leona) estas unu de la dek du naturaj komarkoj (comarcas naturales, naturaj areoj) de la provinco Zamoro, Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi estas en la nordokcidento de la provinco, angule kun angulo de Portugalio lime ankaŭ kun Sanabria kun kiu kunhavas komarkajn trajtojn (okcidente) kaj la Provinco Leono (norde), krom la samprovincaj komarkoj Aliste, Tierra de Tábara, kaj Benavente y Los Valles. Ofte oni uzas por la parto sude de la rivero Tera la nomon de La Carballeda, dum por la parto kiu estas norde de tiu rivero estas uzata simple Carballeda.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi havas totalan loĝantaron de 2 683 personoj. La tradicia komarka ĉefurbo estas Mombuey. Ekde la mezo de la 19-a jarcento kaj ĉefe ekde la mezo de la 20-a jarcento okazis forta fenomeno de senloĝigo kun perdo de multaj loĝantoj pro elmigro al urbaj areoj, kio rezultis en tra malmulte loĝataj kaj multe maljuniĝintaj vilaĝoj, kaj en kelkaj okazoj en la kompleta senloĝigo de kelkaj.
Tiu komarko, spite sia granda sento de identeco, kun similaj geografiaj, ekonomiaj, sociaj kaj historiaj trajtoj, ne disponas de la necesa jura rekono por sia administracia disvolviĝo, kio kondukis la koncernajn municipojn al organizado en municiparoj (mancomunidades), kiel nura jura formulo kiu ebligas al ili la plenumon de la administrado de kelkaj publikaj municipaj servoj.
Temas pri areo tre ligita al tradicia agrikulturo kaj brutobredado de vivtenado, kun konservo de tre forta heredo antropologia. Lupoj aperas en la antropologia kaj etnologia heredo, kaj ankoraŭ vivas en la ĉirkaŭoj. Sed estas ankaŭ aliaj gravaj mamuloj kiel miogaloj, kaj eble linkoj, ursoj ktp.
Municipoj
[redakti | redakti fonton]La loĝlokoj Anta de Tera (Cernadilla) kaj Manzanal de Abajo (Villardeciervos) restis subakve de la Akvorezervejoj de Cernadilla kaj Valparaíso, respektive.
En multaj okazoj oni inkludas en La Carballeda la municipon Ferreras de Arriba (kun submunicipo Villanueva de Valrojo); kaj la loĝlokon Boya, kiu administracie estas en la municipo Mahíde. Siaflanke, Otero de Bodas, estas foje inkludata en la komarko Benavente y Los Valles.
La demografia evoluo montras malaltiĝan tendencon, same kiel en la najbaraj komarkoj, kaj tial oni pasis el 3 506 loĝantoj de 2008 al 2 923 de 2011.
Historio kaj ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ĉefa enspezofonto estas nuntempe nutraĵa industrio el tradicia agrikulturo kaj brutobredado kaj ĉefe rura turismo: naturaj pejzaĝoj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Lupoj aperas en la antropologia kaj etnologia heredo, kaj ankoraŭ vivas en la ĉirkaŭoj.
-
Kaŝtanoj gravas ekonomie, sed ankaŭ etnologie.
-
Preĝejo de Justel.
-
Santa Cruz de Cuérragos de Manzanal de Arriba.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Datos de municipios de Zamora según el MAP». [1] Arkivigite je 2010-09-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la originalon la 22an de Junio 2010.
- ↑ «Cifras del INE sobre población al 01/01/2020». [2].
- ↑ «Datos de ayuntamientos de Zamora según la Diputación». Arkivigite je 2022-02-01 per la retarkivo Wayback Machine [3] Arkivigite je 2016-01-20 per la retarkivo Wayback Machine.