Villardeciervos
Villardeciervos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49562 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 388 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 56′ N, 6° 17′ U (mapo)41.933055555556-6.2830555555556Koordinatoj: 41° 56′ N, 6° 17′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 863 m [+] | ||
Areo | 85,55 km² (8 555 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villardeciervos [+] | |||
Villardeciervos estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Carballeda, en la nordokcidento de la provinco, angule kun nordorienta Portugalio. Villardeciervos estas etimologie tradukebla al Vilaĝo de cervoj, nome aludo al abunda mamulo en la ĉirkaŭoj. La du konceptoj aperas en la blazono, nome vilaĝo en la supra duono, cervo en la malsupra duono. La urba kerno estas Havaĵo de Kultura Intereso.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cional, Manzanal de Abajo kaj Villardeciervos, okupas totalan areon de 85,55 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 403 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 83 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas okcidente kun Boya, nordoriente kun Cional, norde kun Manzanal kaj Val de Santa María, oriente kun Villanueva de Valrojo, sudoriente kun Ferreras de Arriba kaj sudokcidente kun San Pedro de las Herrerías. Norde estas akvorezervejoj Agavanzal, Valparaíso kaj Cernadilla.
Estas restaĵoj el Ferepoko kaj Romia Imperio. La plej antikva mencio estas de 1155, kiam aperas la nomo “Vilar de Cervos” kiel loko posedata de la monaĥejo de Moreruela, kun Folgoso, “Zeonal”, Manzanal kaj aliaj loĝlokoj. El 4a de Oktobro 1163, per dokumento de la papo Aleksandro la 3-a, tiu ekprotektis la monaĥejon de Moreruela kaj liberigis siajn bienojn el impostopago, inter kiuj estis la “grangiam de Vilar de Cervos”. Poste la areo apartenis al la Grafoj de Benavente ĝis 1499. En 1834 estis epidemio de ĥolero.
Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp.
El 15-a ĝis 19-a de Junio 2022 okazis terura incendio en la tuta montaro Sierra de la Culebra ĝis la valo de la rivero Tera, eksplodinta pro kuniĝo de nekutima varma tajdo (antaŭsomera) kun sekaj ŝtormoj kiu fakte okazigis aliajn 50 incendiojn en la tuta regiono. La incendio detruis pli ol 25 000 hektarojn, oni interrompis la trafikon per ŝoseo kaj trajno kaj loĝantoj de du dek loĝlokoj estis provizore translokigitaj al sekuraj rifuĝejoj. La municipoj damaĝitaj de tiu incendio estis Villardeciervos, Flechas, Cional, Codesal, Villanueva de Valrojo, Ferreras de Arriba, Ferreras de Abajo, Otero de Bodas, Olleros de Tera, Val de Santamaría de Otero de Bodas, Calzadilla de Tera, Villar de Farfón, Junquera de Tera, Milla de Tera, Pumarejo de Tera, Melgar de Tera kaj Vega de Tera.[1][2] Finaj kalkuloj de detruo ĉirkaŭas 30 000 hektarojn, kio faras tiun incendion la plej detrua en la regiono Kastilio-Leono kaj eble en la tuta Hispanio, ekde oni havas registrojn.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Las llamas en la Sierra de la Culebra (Zamora) han calcinado ya cerca de 20.000 hectáreas Público, 18a de Junio 2022, Alirita la 20an de Junio 2022.
- ↑ Sofocan las llamas de la Sierra de la Culebra y los desalojados vuelven a sus casas Público, 19a de Junio 2022, Alirita la 20an de Junio 2022.
- ↑ Telediario de Kanalo 1a, 20an de Junio 2022, 15:00