Calzadilla de Tera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Calzadilla de Tera
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49331
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 292  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 6° 5′ U (mapo)41.98-6.0825Koordinatoj: 41° 59′ N, 6° 5′ U (mapo) [+]
Alto 755 m [+]
Areo 27,23 km² (2 723 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Calzadilla de Tera (Provinco Zamoro)
Calzadilla de Tera (Provinco Zamoro)
DEC
Calzadilla de Tera
Calzadilla de Tera
Situo de Calzadilla de Tera
Calzadilla de Tera (Hispanio)
Calzadilla de Tera (Hispanio)
DEC
Calzadilla de Tera
Calzadilla de Tera
Situo de Calzadilla de Tera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calzadilla de Tera [+]
vdr

Calzadilla de Tera [kalzaDIlja deTEra] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Calzadilla de Tera estas etimologie komprenebla kiel Ŝoseeto de la rivero Tera.

Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Calzadilla de Tera kaj Olleros de Tera, okupas totalan areon de 27,23 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 289 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 77 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestantoj de prahistoria loĝado kaj de romia epoko; en Mezepoko okazis reloĝado.

Agrikulturo (produktado de vino) kaj brutobredado estas la tradiciaj enspezofontoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

El 15-a ĝis 19-a de Junio 2022 okazis terura incendio en la tuta montaro Sierra de la Culebra ĝis la valo de la rivero Tera, eksplodinta pro kuniĝo de nekutima varma tajdo (antaŭsomera) kun sekaj ŝtormoj kiu fakte okazigis aliajn 50 incendiojn en la tuta regiono. La incendio detruis pli ol 25 000 hektarojn, oni interrompis la trafikon per ŝoseo kaj trajno kaj loĝantoj de du dek loĝlokoj estis provizore translokigitaj al sekuraj rifuĝejoj. La municipoj damaĝitaj de tiu incendio estis Villardeciervos, Flechas, Cional, Codesal, Villanueva de Valrojo, Ferreras de Arriba, Ferreras de Abajo, Otero de Bodas, Olleros de Tera, Val de Santamaría de Otero de Bodas, Calzadilla de Tera, Villar de Farfón, Junquera de Tera, Milla de Tera, Pumarejo de Tera, Melgar de Tera kaj Vega de Tera.[1][2] Finaj kalkuloj de detruo ĉirkaŭas 30 000 hektarojn, kio faras tiun incendion la plej detrua en la regiono Kastilio-Leono kaj eble en la tuta Hispanio, ekde oni havas registrojn.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Las llamas en la Sierra de la Culebra (Zamora) han calcinado ya cerca de 20.000 hectáreas Público, 18a de Junio 2022, Alirita la 20an de Junio 2022.
  2. Sofocan las llamas de la Sierra de la Culebra y los desalojados vuelven a sus casas Público, 19a de Junio 2022, Alirita la 20an de Junio 2022.
  3. Telediario de Kanalo 1a, 20an de Junio 2022, 15:00