Vega de Tera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Junquera de Tera)
Vega de Tera
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49331
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 309  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 0′ N, 6° 7′ U (mapo)41.9978778-6.1246963Koordinatoj: 42° 0′ N, 6° 7′ U (mapo) [+]
Alto 764 m [+]
Areo 44,15 km² (4 415 ha) [+]
Vega de Tera (Provinco Zamoro)
Vega de Tera (Provinco Zamoro)
DEC
Vega de Tera
Vega de Tera
Situo de Vega de Tera
Vega de Tera (Hispanio)
Vega de Tera (Hispanio)
DEC
Vega de Tera
Vega de Tera
Situo de Vega de Tera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vega de Tera [+]
vdr

Vega de Tera [BEga deTEra] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Vega de Tera estas etimologie tradukebla al Valo de la rivero Tera, nome aludo al proksima rivero Tera.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Calzada de Tera, Junquera de Tera, Milla de Tera kaj Vega de Tera, okupas totalan areon de 44,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 309 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 900 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 83 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Rionegro del Puente, San Pedro de Ceque, Camarzana de Tera, Calzadilla de Tera kaj Melgar de Tera.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Graflando de Benavente.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (Akvorezervejo Agavanzal, popola arkitekturo).

El 15-a ĝis 19-a de Junio 2022 okazis terura incendio en la tuta montaro Sierra de la Culebra ĝis la valo de la rivero Tera, eksplodinta pro kuniĝo de nekutima varma tajdo (antaŭsomera) kun sekaj ŝtormoj kiu fakte okazigis aliajn 50 incendiojn en la tuta regiono. La incendio detruis pli ol 25 000 hektarojn, oni interrompis la trafikon per ŝoseo kaj trajno kaj loĝantoj de du dek loĝlokoj estis provizore translokigitaj al sekuraj rifuĝejoj. La municipoj damaĝitaj de tiu incendio estis Villardeciervos, Flechas, Cional, Codesal, Villanueva de Valrojo, Ferreras de Arriba, Ferreras de Abajo, Otero de Bodas, Olleros de Tera, Val de Santamaría de Otero de Bodas, Calzadilla de Tera, Villar de Farfón, Junquera de Tera, Milla de Tera, Pumarejo de Tera, Melgar de Tera kaj Vega de Tera.[1][2] Finaj kalkuloj de detruo ĉirkaŭas 30 000 hektarojn, kio faras tiun incendion la plej detrua en la regiono Kastilio-Leono kaj eble en la tuta Hispanio, ekde oni havas registrojn.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Las llamas en la Sierra de la Culebra (Zamora) han calcinado ya cerca de 20.000 hectáreas Público, 18a de Junio 2022, Alirita la 20an de Junio 2022.
  2. Sofocan las llamas de la Sierra de la Culebra y los desalojados vuelven a sus casas Público, 19a de Junio 2022, Alirita la 20an de Junio 2022.
  3. Telediario de Kanalo 1a, 20an de Junio 2022, 15:00