Zu Ĉongĵi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zu Ĉongĵi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 429 (0429-01-01)
en Jiankang, Ĉina Imperio
Morto 1-an de januaro 501 (0501-01-01) (72-jaraĝa)
en Ĉinio
Ŝtataneco Dinastio Liu Song • Suda Ĉji-Dinastio
Familio
Infano Zu Gengzhi
Okupo
Okupo matematikisto • astronomo
vdr

Zu ĈongĵiZu Chongzhi (en tradicia ĉina: 祖沖之, en simpligita ĉina: 祖冲之, en pinjino Zǔ Chōngzhī; Wade-Giles: Tsu Ch'ung-chih; 429-500) estis ĉina matematikisto kaj astronomo kiu vivis kaj servis al sudaj dinastioj Liu Song kaj suda Qi.

Li naskiĝis en 429 en Jiankang (nuntempa Nankino). Lia familio estis historie ligita al la astronomia esplorado, kaj ekde sia infanaĝo li estis en kontakto kun matematikistoj kaj astronomoj. Jam juna li famiĝis pro sia talento.

Inter liaj malkovroj elstaras:

Busto de Zu Ĉongĵi en la Pekina Antikva Observatorio.
  • La kalendaro Daming (大明曆) enkondukita en 465.
  • Du alproksimiĝoj al la nombro pi, atingante la rekordon de la plej preciza alproksimiĝo dum ĉirkaŭ naŭ cent jaroj. Lia plej bona alproksimiĝo estas inter 3.1415926 kaj 3.1415927, la racia alproksimiĝo 355/113 (密率, Milü, detala alproksimiĝo) kaj 22/7 (约率, Yuelü, kruda alproksimiĝo). En la ĉina literaturo, tiu frakcio estas konata kiel "racio de Zu".[1]​ La racio de Zu estas plej racia alproksimiĝo al π, kaj la plej proksima el ĉiuj frakcioj kun denominatoro malpli granda ol 16600.[2]
  • Li deduktis, ke la volumeno de sfero estas 4πr³/3, kie r estas la radiuso. Kvankam reale tio jam estis malkovrita de Arkimedo, konsiderinte la kulturan malproksimon inter Grekio kaj Ĉinio, Zu Ĉongĵi nepre devis kalkuli tion per si mem.

La nomo de 1888 Zu Chong-Zhi, asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 9-an de novembro 1964 de la teamo de la Observatorio de Purpura Monto, apud Nankino, omaĝas lin.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Yoshio Mikami (1913). The Development of Mathematics in China and Japan. B. G. Teubner. p. 50.
  2. La venonta "plej racia alproksimiĝo" al π estas 52163|16604 = 3.1415923874.