John Wallis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Wallis
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1616 (1616-11-23)
en Ashford
Morto 28-an de oktobro 1703 (1703-10-28) (86-jaraĝa)
en Oksfordo
Lingvoj latinaangla
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Alma mater Kolegio Emanuelo • Felsted School • Universitato de Kembriĝo
Familio
Patro Rev. John Wallis
Patrino Joanna Chapman
Infanoj Anne Blencowe • John Wallis
Okupo
Okupo matematikisto • historiisto pri matematiko • filozofo • muzikologo • muzika teoriisto • kriptologo • universitata instruisto • arkivisto
vdr

John WALLIS (/ˈwɒlɪs/;[1] LatinE: Wallisius; 3a de Decembro [malnovstile 23a de Novembro] 1616 – 8a de Novembro [malnovstile 28a de Oktobro] 1703) estis angla pastro kaj matematikisto al kiu oni atribuis partan konsideron por la disvolvigo de infinitezima kalkulo. Inter 1643 kaj 1689 li servis kiel ĉefa kriptografo por la Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando kaj, poste, por la reĝa kortego.[2] Oni konsideris lin kiel enkondukanto de la simbolo ∞ kiel reprezentilo de la koncepto de senfineco.[3] Li simile uzis 1/∞ por infinitezimo. John Wallis estis samtempulo de Isaac Newton kaj unu el la plej grandaj intelektuloj de la frua renesanco de matematiko.[4]

Wallis faris gravajn kontribuojn al trigonometrio, kalkulo, geometrio, kaj al analizo de senfinaj serioj. En sia verko Opera Mathematica I (1695) li enkodukis la esprimon "ĉena frakcio". Wallis malakceptis kiel absurda la nuntempe komunan ideon de negativa nombro estante malpli ol nenio, sed akceptis la konsideron ke ĝi estas iom pli granda ol senfineco.

Pri la nombro pi John Wallis en 1655 trovis tiel nomatan Produton de Wallis:[5]

.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wallis Random House Dictionary.
  2. Smith, David Eugene (1917). "John Wallis As a Cryptographer". Bulletin of the American Mathematical Society. 24 (2): 82–96. doi:10.1090/s0002-9904-1917-03015-7. MR 1560009.
  3. Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Wallis, John". Encyclopædia Britannica. Vol. 28 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 284–285.
  4. Kearns, D. A. (1958). "John Wallis and complex numbers". The Mathematics Teacher. 51 (5): 373–374. JSTOR 27955680.
  5. Arndt & Haenel 2006, p. 187.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Arndt, Jörg; Haenel, Christoph (2006). Pi Unleashed. Springer-Verlag. ISBN 978-3-540-66572-4. Alirita la 5an de Junio 2013. Angla traduko de Catriona kaj David Lischka.