Tierra de Astorga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de Astorga (Tero Astorga) centre, verdecgriza.
Katedralo de Astorgo.
"Maragato" estis tipa vagkomercisto inter Galegio kaj Kastilio: vojo ĉe Oteruelo de la Valduerna en Santiago Millas.

Tierra de Astorga (Tero Astorga) estas komarko en centrokcidento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio.​ Ĝi etendiĝas tra 1.325,21 km², kiu estas la 8,5% de la totalo provinca, kaj kun 19 237 loĝantoj, kiuj estas la 4,17% de la totalo provinca en 2017. Ĝi estas dividita en 14 municipaj teritorioj kaj foje la limaj konsideroj ne koincidas, kiam oni parolas pri tradiciaj komarkoj Cepeda, Maragatería kaj Sequeda. Geografie, la Tierra de Astorga estas de milda reliefo kiu iĝas dekliveca el montaroj ĝis la bordoj de la rivero Órbigo.

La Tierra de Astorga havas koncentritan loĝantaron kun forta malpliiĝo, kiu estas supera eĉ al la provinca averaĝo, escepte ĉe la urbo Astorga, kiu ne kapablis absorbi la elmigrintan loĝantaron. La kastilia estas la oficiala lingvo kaj plej uzata, sed oni parolas ankaŭ la leonan, kies hibridigo rezultas ofte en propra dialekto kun diversaj lokaj variaĵoj.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Municipoj Loĝantoj (2011) Areo (km²)
Astorga 11.897 46,78
Brazuelo 329 98,13
Magaz de Cepeda 405 72,64
Quintana del Castillo 881 155,71
San Justo de la Vega 2.026 48,39
Santa Colomba de Somoza 505 179,10
Santiago Millas 373 39,69
Val de San Lorenzo 578 49,49
Valderrey 510 60,23
Villagatón 642 167,06
Villamejil 796 78,98
Villaobispo de Otero 661 31,79
Total 20.797 1.325,21

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]