Tierra de Astorga
Tierra de Astorga (Tero Astorga) estas komarko en centrokcidento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi etendiĝas tra 1.325,21 km², kiu estas la 8,5% de la totalo provinca, kaj kun 19 237 loĝantoj, kiuj estas la 4,17% de la totalo provinca en 2017. Ĝi estas dividita en 14 municipajn teritoriojn kaj foje la limaj konsideroj ne koincidas, kiam oni parolas pri tradiciaj komarkoj Cepeda, Maragatería kaj Sequeda. Geografie, la Tierra de Astorga estas de milda reliefo kiu iĝas dekliveca el montaroj ĝis la bordoj de la rivero Órbigo.
La Tierra de Astorga havas koncentritan loĝantaron kun forta malpliiĝo, kiu estas supera eĉ al la provinca averaĝo, escepte ĉe la urbo Astorga, kiu ne kapablis absorbi la elmigrintan loĝantaron. La kastilia estas la oficiala lingvo kaj plej uzata, sed oni parolas ankaŭ la leonan, kies hibridigo rezultas ofte en propra dialekto kun diversaj lokaj variaĵoj.
Municipoj
[redakti | redakti fonton]Municipoj | Loĝantoj (2011) | Areo (km²) |
---|---|---|
Astorga | 11.897 | 46,78 |
Brazuelo | 329 | 98,13 |
Magaz de Cepeda | 405 | 72,64 |
Quintana del Castillo | 881 | 155,71 |
San Justo de la Vega | 2.026 | 48,39 |
Santa Colomba de Somoza | 505 | 179,10 |
Santiago Millas | 373 | 39,69 |
Val de San Lorenzo | 578 | 49,49 |
Valderrey | 510 | 60,23 |
Villagatón | 642 | 167,06 |
Villamejil | 796 | 78,98 |
Villaobispo de Otero | 661 | 31,79 |
Total | 20.797 | 1.325,21 |
Notoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Fernández González, Jesús (2013). Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, eld. Caracterización de las comarcas agrarias de España 29.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Diputación de León Arkivigite je 2020-11-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala Turismejo de la Provinco de Leono
- Oficiala Turismejo de la Urbo de Leono kun retkameraoj Arkivigite je 2012-05-17 per la retarkivo Wayback Machine