László Kiss (reĝisoro)
Etoso
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: László Kiss |
László Kiss | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kis László |
Naskiĝo | la 15-an de februaro 1904 en Debrecen (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | depost 1990 |
Lingvoj | hungara • itala |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | scenaristo filmreĝisoro |
László Kiss [lAslO kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss László, ekster Hungario Ladislao Kish aŭ László Kish aŭ Laslo Kish estis hungardevena itala reĝisoro, aktoro, scenaristo. Lia origina familia nomo estis Kis.
László Kis[1][2] naskiĝis la 15-an de februaro 1904 en Debrecen (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis depost 1990.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Kiss akiris aktoran diplomon en Akademio pri Teatro kaj li komencis sian aktoran karieron en 1922. Iom poste li estis ankaŭ ĵurnalisto kaj en teatroj li faris plurajn laborojn. Tamen la filmo allogis lin kaj inter 1928–1935 en Francio, Britio kaj Argentino li estis vicreĝisoro kaj filmmuntisto. En 1940 li translokiĝis al Italio, kie li estis sukcesa filmisto.
Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Los tres Berretines (kunreĝisoro, 1933)
- Il sogno di tutti (kunreĝisoro, scenaristo, 1940)
- I sette peccati (kunreĝisoro, kunscenaristo, 1942)
- La signorina (reĝisoro, 1942); lia plej grava filmo
- Finalmente sì (reĝisoro, 1944)
- Il cavaliere dalla spada nera (reĝisoro, 1956)
Lia filma rolo
[redakti | redakti fonton]- Das Nest (televida serio, 1992) - Herbert
Lia scenarlibro (ankoraŭ ne menciita)
[redakti | redakti fonton]- Notte di fiamme (1942)