Konkordoformulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konkordoformulo
kristana kredkonfeso
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1577
vdr
Lutera rozo, simbolo de luteranisma ortodokseco

Konkordoformulo (latine: Formula concordiae) estas la sesa kaj lasta inter la kredkonfesaj libroj de luteranismo kies skribon komisiis princelektisto Aŭgusto. Per ĝi kvazaŭ difiniĝis ortodokseco (kp. Gnesioluteranoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Marteno Lutero la saksia princelektisto pagis 80.000 talerojn en majo 1577 por ke ĉe Berge-monaĥejo en Buckau (Magdeburg) pluraj elstaraj teologoj ekaktivu. Ideo estis surpaperigo porĉiama de difino pri vere aŭtentika luterana kredo. Ĉefa kialo estis la emo de multaj simpatii kun la ideoj de Johano Kalvino. Aŭgusto en 1576 unue en ĉe Kastelo Lichtenburg en Prettin, poste en ne tro fora Torgau kunvenigis teologojn. Ili komence verkis Torgauer Buch, akre disputitan skribaĵon. Tuj faritis nova verko nome Konkordoformulo kies aprobon subsigne deklaris tri princelektistoj, 20 princoj, multaj grafoj kaj regnaj deputitaroj. Presiĝo estis ekde 1580.

Sume kelkfoje ĉiuj luteranismaj kreddeklaraj skribaĵoj nomiĝas Konkordienbuch, do Konkordolibro.

Partoj[redakti | redakti fonton]

La verko konsistas el 12 artikoloj kies latinlingvaj titoloj estas la jenaj:

  1. De peccato originis
  2. De libero arbitrio
  3. De iustitia fidei coram deo
  4. De bonis operibus
  5. De lege et evangelio
  6. De tertio usu legis
  7. De coena domini
  8. De persona Christi
  9. De descensu Christi ad inferos
  10. De ceremoniis ecclesiasticis
  11. De aeterna praedestinatione Dei
  12. De aliis haeresibus et sectis

Fonto[redakti | redakti fonton]

Brockhaus Bilder-Conversations-Lexikon, volumo 1. Leipzig 1837, p. 456 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]