Sándor György-Rózsa
Sándor György-Rózsa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de februaro 1981 (43-jaraĝa) en Gheorgheni |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto |
Sándor György-Rózsa [ŝAndor djordj-rOĵa], laŭ hungarlingve kutima nomordo György-Rózsa Sándor estis hungara muzikalkantisto, voĉoaktoro.
Sándor György-Rózsa[1] naskiĝis la 27-an de februaro 1981 en Gheorgheni (Rumanio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Sándor György-Rózsa apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li maturiĝis en katolika liceo de Alba Iulia en 1999 kune kun licenso pri kantoro, poste li frekventis muziklernejon de Kamilla Dévai Nagy en Budapeŝto. Ekde 2000 li estis videbla sur pluraj scenejoj. Li akiris aktoran diplometon en studio de Operetoteatro (Budapeŝto) en 2003, post roladoj li ricevis aktoran licencon, sed li faris sukcesan ekzamenon ankaŭ en teatroakademio de Teatro Magyar. Ĝis 2014 li estis membro de la Operetoteatro, poste li estis liberprofesiulo.
Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo (adaptita de Béla Szakcsi Lakatos) - Gyalu
- La Dresado de la Megero (adaptaĵo) – Lucentio
- Romeo kaj Julieta (adaptaĵo) – titolrolo; Escalus
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő – Arnold Schulteis
- Pongrác Kacsóh: János vitéz – titolrolo
- Ferenc Lehár: Luxemburg grófja – René
- Jenő Huszka: Mária Főhadnagy – Herbert von Waldhausen
- Andrew Lloyd Webber-Tim Rice: Jesus Christ Superstar – titolrolo
- Leonard Bernstein: West Side Story – Bernardo
- Jerry Bock: Violonisto sur la tegmento - ĝandarmo
Liaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Csárdáskirálynő (adapto, 2009) – Arnold Schulteis
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Jorge Gallegos, Hamish Michael, Patrick Vo[2]