Boecillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boecillo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47151
Demografio
Loĝantaro 4 297  (2023) [+]
Loĝdenso 179 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 32′ N, 4° 42′ U (mapo)41.5407623-4.6996133Koordinatoj: 41° 32′ N, 4° 42′ U (mapo) [+]
Alto 728 m [+]
Areo 24 km² (2 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Boecillo (Provinco Valadolido)
Boecillo (Provinco Valadolido)
DEC
Boecillo
Boecillo
Situo de Boecillo
Boecillo (Hispanio)
Boecillo (Hispanio)
DEC
Boecillo
Boecillo
Situo de Boecillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Boecillo [+]
vdr

Boecillo [boeZIljo] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. Boecillo estas kiel diminutivo rilatebla etimologie al Boj (bukso) aŭ al Buey (okso).

Ĝi apartenas al la Metropola Areo de Valadolido.

Boecillo en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.
Preĝejo de Boecillo en la provinco Valadolido.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 24,09 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 4 219 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj (kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono), sed fakte akiris pli ol 3 000 el la 1990-aj jaroj pro sia proksimeco al Valadolido. Ĝi distas 14 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Viana de Cega, Valladolid, Laguna de Duero, Viana de Cega, Tudela de Duero (eksklavo), La Pedraja de Portillo kaj Aldeamayor de San Martín. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj. Trafluas la rivero Doŭro kaj rojo Cega.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Frua mencio estas de 1156 pro donaco de la “Monte de Boecillo-Puente Duero” al la urbo Valadolido fare de Alfonso la 7-a. Alia mencio temas pri la konstruo de ponto super la rivero Doŭro inter Boecillo kaj Laguna el la Katolikaj Gereĝoj.

No estas pluaj referencoj ĝis la 19-a jarcento en kiu ĝi aperas en la “Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de ultramar” de Pascual Madoz. En ĝo oni detaligas la situacion en 1850, pri loĝantoj, infrastrukturo, klimato, reliefo, flaŭro kaj produktado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (bovoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Pli ĵuse servoj kaj funckiado kiel dormurbo. De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la novklasikisma preĝejo de la 19-a jarcento.

La Teknologia Parko estas unu de la plej gravaj en la nordo de Hispanio. En ĝi estas gravaj entreprenoj, kiel Deimos Imaging, firmao kiu kunlaboras kun NASA kaj kies direktoro estas la hispana kosmonaŭto Pedro Duque. En la urbo estas ankaŭ zono de kunsodejoj de la Kazino de Kastilio kaj Leono kiu malfermiĝis en 1986 en la Palaco de la Grafoj de Gamazo, novklasika konstruaĵo de fino de la 19-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • MARTÍN MARTÍN, José Mª (1995). Ensayo histórico sobre Boecillo, Valladolid: Simancas Ediciones