János Gálcsiki
Etoso
János Gálcsiki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de junio 1926 en Szolnok |
Morto | 20-an de aprilo 1984 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 60/4-1-44 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1948) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
János Gálcsiki [jAnoŝ gAlĉiki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gálcsiki János estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia familia nomvarianto estis Gálcsiky [gAlĉiki].
János Gálcsiki[1][2] naskiĝis la 1926 en Szolnok, li mortis la 20-an de aprilo 1984 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
János Gálcsiki finis filmaktoran kurson en 1948, poste li komencis sian aktoran karieron en Teatro Ifjúsági. Inter 1957-1960 li estis membro de Operetoteatro (Budapeŝto), poste ĝis sia morto de "Gaja Scenejo". Intertempe li estis ofte aŭdebla en Hungara Radio, videbla en Hungara Televizio.
Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare: Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Fábián
- Molière Az úrhatnám polgár - Cléonte
- Géza Gárdonyi: Egri csillagok (teatra adapto) - studento Miklós
- Luigi Pirandello: Velencei Kékszakáll - Vico Lamanna
- Károly Nóti: Nyitott ablak - majoro
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Dalolva szép az élet (1950) - István Nagy
- Négyen az árban (1961)
- A koppányi aga testamentuma (1967) - spiono
- Fekete gyémántok (1977) - parolisto
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de John Mills, Frank Sinatra[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Tánckongresszus (1966) - delegito
- Családi kör (serio, 1978)