György Gát

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Gát
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1947 (1947-02-05)
en Budapeŝto
Morto 13-an de marto 2024 (2024-03-13) (77-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Nóra GörbeBernadett Gregor
Okupo
Okupo filmreĝisoro • televida produktoro • scenaristo • dramaturgo
vdr

György Gát [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gát György estis hungara reĝisoro, scenaristo, dramaturgo, aktoro, produktoro, altlerneja instruisto. Liaj ambaŭ edzinoj laŭvice estis Nóra Görbe kaj Bernadett Gregor.

György Gát[1][2] naskiĝis la 5-an de februaro 1947 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de marto 2024.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Gát akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1979. Lia ĉefinstruisto estis Ádám Horváth. Post la diplomo li eklaboris en Hungara Televizio, kie komence li estis lumteknikisto, asistanto, poste reĝisoro, produktoro. Ekde 1993 li estis kompaniestro, iam li ekinstruis en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Lia unua edzino naskis 2 gefilojn en 1983 kaj 1989.

Liaj kinaj filmoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A kétfenekű dob (1978): rolanto
  • Dögkeselyű (1982) - taksiisto
  • Isten hátrafelé megy (1991): produktoro
  • Kis Vuk (2007): reĝisoro, produktoro, scenaristo

Liaj televidaj filmoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Robog az úthenger (serio, 1976): scenaristo
  • Tiszteletem, főorvos úr (1980): reĝisoro
  • Linda (serio, 1984-1989): reĝisoro, scenaristo, produktoro, rolanto
  • Angyalbőrben (serio, 1990-1991): reĝisoro, produktoro, scenaristo, rolanto
  • Família Kft. (1991-1994): reĝisoro
  • SztárVár (2005): produktoro

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Linda-szafari (kunaŭtoro, 1986)
  • Kis Vuk (kunaŭtoro, 2008)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]