Saltu al enhavo

Sanchonuño

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sanchonuño
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40297
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 012  (2023) [+]
Loĝdenso 35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 19′ N, 4° 18′ U (mapo)41.323333333333-4.305Koordinatoj: 41° 19′ N, 4° 18′ U (mapo) [+]
Alto 802 m [+]
Areo 29,27 km² (2 927 ha) [+]
Sanchonuño (Provinco Segovio)
Sanchonuño (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Sanchonuño
Sanchonuño (Hispanio)
Sanchonuño (Hispanio)
DEC
Situo de Sanchonuño

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sanchonuño [+]
vdr

Sanchonuño [sanĉoNUnjo] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Sanchonuño estas etimologie komprenebla kiel Sancho Nuño alude al iama loĝanto.

Sanchonuño en la provinco Segovio.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 29,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 980 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 270 el la 1960-aj jaroj.

Ĝi distas 52 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Cuéllar, Común Grande de las Pegueras kaj Gomezserracín. La loĝloko estas inter rojoj Prado de la Vega kaj Caz Grande inter montetoj kaj aliaj rojoj, apud la aŭtoŝoseo Autovía de Pinares A-601 inter Pinarejos sude kaj Cuéllar norde.

Oni trovis restaĵojn de iama loĝado en Bronzepoko kaj de visigotoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Frua mencio estas de 1247, kaj ties historio estis ligita al Cuéllar, al kies Comunidad de Villa y Tierra Sanchonuño apartenis, ene de la sesopo de Navalmanzano.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj nun industrio por transformado de produktoj de irigacio. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Krome estas ioma aktiveco pri fiŝbredado de tinko en du lagetoj.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Tomaso de la 16-a jarcento.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]