Aldehuela del Codonal
Aldehuela del Codonal | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40462 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 24 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 3′ N, 4° 32′ U (mapo)41.055-4.5377777777778Koordinatoj: 41° 3′ N, 4° 32′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 862 m [+] | ||
Areo | 13 km² (1 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aldehuela del Codonal [+] | |||
Aldehuela del Codonal [aldeŬEla delkodoNAL] estas municipo en la okcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Aldehuela del Codonal estas etimologie komprenebla kiel Domareto de la Ŝtonejo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,42 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 24 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 30 el la jaro 2000.
Ĝi distas 46 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Aldeanueva del Codonal, Juarros de Voltoya kaj Codorniz. La municipa teritorio estas trapasata de la rivero Voltoya, ĉe kies bordoj troveblas tio kio iam estis fruktodonaj fruktoĝardenoj. Ĉefaj arbaroj estas pinoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.