Martín Muñoz de las Posadas
Martín Muñoz de las Posadas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40446 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 259 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 0′ N, 4° 36′ U (mapo)40.996111111111-4.5958333333333Koordinatoj: 41° 0′ N, 4° 36′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 899 m [+] | ||
Areo | 45,59 km² (4 559 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Martín Muñoz de las Posadas [+] | |||
Martín Muñoz de las Posadas [marTIN muNJOZ delaspoSAdas] estas municipo en la okcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Martín Muñoz de las Posadas estas etimologie komprenebla ankaŭ kiel Posadas de Martín Muñoz, tio estas Gastejoj de Martín Muñoz.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 45,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 277 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte pli ol 1 200 el la 1940-aj jaroj.
Ĝi distas 51 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Codorniz, Juarros de Voltoya, Orbita, Gutierre-Muñoz (Ávila), Santa María la Real de Nieva kaj Adanero.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Ĝia fondo (11-a jarcento) rilatis al kavaliro de Burgoso nome Martín Muñoz kiu edziĝis al Ximena Bezudo, kiu alportis terojn, en kiuj la edzo reloĝis lokojn kiuj estis nomitaj laŭ lia nomo kaj tiuj de liaj filoj, nome Martín Muñoz, Blasco Muñoz (unua senjoro de Villafranca) kaj Gutierre Muñoz. Armuña tiel nomiĝis pro lia filino. Martín Muñoz de las Posadas prosperis pere de gastigado al veturantoj.
En la 16-a jarcento fama lokano Diego de Espinosa iĝis gravulo por Filipo la 2-a kaj kardinalo.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción kaj la Palaco de la kardinalo Diego de Espinosa.