Johann Christoph Gottlob Vent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Christoph Gottlob Vent
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1750 (1750-11-30)
Morto 30-an de novembro 1821 (1821-11-30) (71-jaraĝa)
Okupo
Okupo inĝenieromilitisto
vdr

Johann Christoph Gottlob VENT (1752-1822) estis germana inĝenieroficiro.

Tiufunkcie Vent deĵoris ekde 1790 por la Duklando Saksio-Vajmaro kiel librotenada kontrolisto (speciale rilate al la publika konstruado). Li ankaŭ troviĝis inspektistece en 1803 dum la lasta rekonstrufazo de la brulkonsumiĝinta Urba kastelo vajmara. Tiam lin ankaŭ renkontis Johann Wolfgang von Goethe,[1] kiel kunlaboranton.[2]

Vent krome membris ĉe la ministerio pri konstruado kaj intertempe li eĉ ĉefis por Clemens Wenzeslaus Coudray. Post kiam Coudray ekgravis oficiale en 1816 iĝis tensioj inter la du gravuloj koncerne disponigadon kaj kunordigadon pro ŝajne neklara kompetencdistribuo.[3] La lastaj notoj ĉe Ŝtata libro saksia-vajmara deklaris s-on Vent kapitano.[4] Liaj soldataraj rangoj estis de subleŭtenanto en 1790, fr leŭtenanto en 1792, de kapitano en 1802.[5]

Oni scias ke Goethe inter 1798 kaj 1803 bienposedantis je Oberroßla (Apolda). En la 30.3.1798 li skribis al Christiane Vulpius kun la peto sendi du terenajn kartojn al leŭtenanto Vent.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Effi Biedrzynski: Goethes Weimar. Das Lexikon der Personen und Schauplätze. Artemis & Winkler, München/Zürich 1992, ISBN 3-7608-1064-0, p. 381
  2. Johann Wolfgang von Goethe: Briefe 20. Juni 1788 – Ende 1790, vol. 81/tekstoj, eldonis Volker Giel kaj Norbert Oelers, Walter de Gruyter, Boston kaj Berlin, 2017, p. 202 kaj 466.
  3. Rolf Bothe: Clemens Wenzeslaus Coudray: 1775–1845; ein deutscher Architekt des Klassizismus, Köln; Weimar; Wien: Böhlau, 2013, ISBN 978-3-412-20871-4, p. 371.
  4. Großherzoglich-Sachsen-Weimar-Eisenachisches Hof- und Staatshandbuch von 1819, p. 94.
  5. https://edition-humboldt.de/register/personen/detail.xql?id=H0002813&l=de
  6. Hans Gerhard Gräf: Goethes Briefwechsel mit seiner Frau Bd. 1: 1792-1806, Frankfurt 1916, p. 175.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]