Marija Zubova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marija Zubova
Persona informo
Naskonomo Мария Воиновна Римская-Корсакова
Naskiĝo 1-an de januaro 1749 (1749-01-01)
Morto 31-an de aŭgusto 1799 (1799-08-31) (50-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Patro Voin Rimsky-Korsakov
Patrino Q121862923
Okupo
Okupo komponistokantisto
vdr

Marija Vojnovna (RIMSKI-KORSAKOVA) ZUBOVA (ruse Мария Воиновна Зубова), (1749?–1799) estis rusa poeto, komponisto kaj koncertkantistino, konata por ŝia interpretado de popola muziko; ŝi estis priskribita kiel la plej bona kantistino en la kortego de Katerina La Granda dum la unuaj jaroj de ŝia regado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis naskita en Sankt-Peterburgo, filino de la militista vicadmiralo Vojn Jakovleviĉ Rimski-Korsakov, ano de la nobela familio Rimski-Korsakov kies radikoj venas el la Sankta Romia Imperio (antaŭe konata kiel Korsakov, ili poste aldonis Rimski al sia familia nomo por festi ilian romian originon).

Marija Rimski-Korsakova edziniĝis al Afanacij Nikolajeviĉ Zubov, reganto en la gubernio de Kursk. Kun ŝia edzo, la 19an de junio, 1780, ili movis en biendomo, kiu troviĝas proksime al Murom, Vladimir Oblast, unu el la plej antikvaj urboj ene de Rusio.

Marija Zubova estis laŭdata pro siaj poemoj kaj kantoj kiujn ŝi ofte prezentis en privataj koncertoj. Same, ŝi iĝis vaste konata pro la sukcesa adaptado de popularaj kantoj kaj ĝia interpretado en altsociaj vesperaj renkontiĝoj.

Kelkaj el la tre belaj sentimentalaj poemoj kaj precipe kantoj, kiujn verkis Marija Zubova estis inkluditaj kaj publikigitaj en 1770 en la Parto II de la "Kolekto de Diversaj Kantoj" de N. I. Novikov - M. D. Ĉulkov en Sankt-Peterburgo, kolekto kiu havis duan eldonon en 1788.

Novikov, en sia "Sperto de Historia Vortaro de Rusaj Verkistoj", diras, ke Zubova verkis multajn diversajn "tre elegantajn" poemojn, kaj ankaŭ tradukis plurajn librojn el la franca, kvankam ili ne estis publikigitaj.

Inter la samtempuloj Zubova estis konata, krom kiel amanto de la popolkantoj, kiel “tre inteligenta komponistino” kaj "la plej agrabla kantistino" de la kortego de Katerina la 2-a.

F. V. Rostopĉin en letero al S. R. Voroncova, sciigante ĉi-lastan pri la subitmorto de Marija Zubova, en aŭtuno de 1799, nomas Zubovan inteligenta kaj afabla virino.

Daniil Lukiĉ Mordovcjev (1830-1905) asertas ke Marija Zubova estis unu el la unuaj rusaj verkistinoj, kaj nomas tiajn pionirojn "la literaturaj filinoj de Lomonosov kaj Sumarokov"  “kiuj reflektis la novan literaturan fluon de la 18-a jarcento en nia lando”.

Mordovcjev daŭre diras, "Ĉi tiuj estis la unuaj kantoj kiujn, kune kun la kantoj de Sumarokov kaj lia filino, Rusio permesis al si kanti post skismaj poemoj, spiritaj kantatoj aŭ  popularaj ritaj kantoj” “Ili kaptis la atenton de la tuta tiama rusa socio, kaj kelkaj el ili longe daŭris. Do la sentema romanco de Marija Zubova "Mi foriras de belaj lokoj en la dezerton", kiu estis ĉarma kaj en muziko, kaj en verso, kaj en enhavo, la tuta Rusio kantis dum preskaŭ jarcento, kaj en la salonoj de la alta socio, kaj en la plej malproksimaj anguloj de la provinca dezerto”.

Efektive, el ŝiaj verkoj, la kanto "Mi foriras de belaj lokoj en la dezerton" (ruse Я в пустыню удаляюсь от прекрасных здешних мест) estis vaste konata en la 18-a jarcento kaj dum la tuta 19-a jarcento. Eĉ la linioj de ĉi tiu kanto fariĝis populara esprimo en la rusa lingvo, kiu estas uzata ankoraŭ hodiaŭ.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 113 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kantoj[redakti | redakti fonton]

  • 1791:Mi foriras el la belaj lokaj lokoj en la dezerton, por piano kaj voĉo

Antologioj[redakti | redakti fonton]

  • 1770: Collection of Various Songs (Собрание разных песен:(Second version,1788), by M. D Chulkov and N. I Novikov
  • 1827: Newest Selected Songbook
  • 1979: Monuments of Russian musical art. Issue 1: Russian vocal lyrics of the 18th century, curated and published by Yuri. V. Keldysh

Kantatoj[redakti | redakti fonton]

  • [Ili estas dirita ekzisti, sed ne pli da detalo estas provizita] [1]

Poemo[redakti | redakti fonton]

  • Laŭ Amanda Ewington, "nuna nekonateco de Zubova malpruvas la intensan popularecon unufoje ĝuita de ŝia poemo 'Mi foriras al sovaĝejo'. Ĉi tiu poemo longe atribuita al Zubova, estis konstantaĵo en la rusa kulturo inter ĉiuj sociaj klasoj."[2]

Registraĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mi estas forigita al la dezerto: Ensemblo Talisman, Oleg Timofeyev (Guitar), Anne Harley (Soprano) Dorian Recordings, Music of Russian Princesses (2013)
  2. Mi retiriĝas al la dezerto: M. Zhilkin (soprano), E. Mityushkina (mezzo-soprano), I. Malyshev (piano)

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Makarov M.N. women authors. - Ladies' magazine, 1830, h. 29, Љ 3.
  • Mordovtsev DL Russian women of the second sex. XVIII century - SPb., 1874.
  • Golitsyn Dictionary (1889).
  • A list of persons of the Korsakov, Rimsky-Korsakov family and the Dundukov-Korsakov princes with brief biographical information. - SPb., 1893.
  • Zubova, Maria Voinovna // Brockhaus and Efron Encyclopedic Dictionary: in 86 volumes (82 volumes and 4 additional). - SPb., 1894. - T. XIIa. - S. 703.
  • Ewington, Amanda. “Maria Voinovna Zubova (1749?-1799).” Russian Women Poets of the Eighteenth and Early Nineteenth Centuries: A Bilingual Edition, translated by Amanda Ewington, Iter Inc., Toronto, CAN, 2014, pp. 319–325.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Зубова Мария Воиновна — Краткие биографии". biographiya.com.
  2. Russian women poets of the eighteenth and early nineteenth centuries : a bilingual edition. Amanda Ewington, Victoria University. Centre for Reformation and Renaissance Studies, Iter. Toronto. 2014. ISBN 978-0-7727-2162-4. OCLC 871769014.