Administraciaj dividaĵoj de la provinco Burgoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la partidos judiciales de la provinco Burgoso.

Estas en la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio sep partidos judiciales nome la jenaj:

La distribuado de loĝlokoj en partidos judiciales utilas por juraj proceduroj. Krome estas tre uzataj por sociaj, ekonomiaj kaj kulturaj aferoj la divido en komarkoj. La provinco Burgoso ne havas oficialan disdividon de komarkoj, pro kio laŭ diversaj kriterioj oni trovas diferencajn komarkigojn. Tial estas naturaj, administraciaj, historiaj kaj agrikulturaj komarkoj.

La provinco Burgoso plej ofte estas konsiderata kiel dividita en dek ĉefaj komarkoj, nome la jenaj:

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Las Merindades, norde kaj malhelblue; La Bureba, iom malsupre kaj helverde; Ebro, nordoriente, dupece kaj brunecruĝe; Páramos, nordokcidente kaj brungrize; Odra-Pisuerga, centrokcidente kaj ruĝe; Alfoz de Burgos, centre kaj verde; Montes de Oca, centroriente kaj okre sablokolora; Arlanza, sudokcidente kaj violkolora; Sierra de la Demanda, sudoriente kaj ruĝe; Ribera del Duero, sude kaj bluecverde.