Ildikó Szabó
Etoso
Ildikó Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de novembro 1951 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1982) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo aktoro kostumdezajnisto |
Ildikó Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Ildikó estis hungara aktoro, reĝisoro, kostumisto, scenaristo. Ŝia persona nomvarianto estis Gabriella (en la fruaj aktoraj jaroj).
Ildikó Szabó[1][2] naskiĝis la 24-an de novembro 1951 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ildikó Szabó estis sendiploma filma aktorino ekde 1967. En 1972 ŝi akiris licencon pri tajloro, poste ŝi ofte kudris, baldaŭ ŝi profitis ĝin kiel kostumisto. Ŝi akiris reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1982. Ŝia ĉefinstruisto estis Ottó Ádám. En la sekva jaro ŝi eklaboris en filma studio pri dokumentaj filmoj, kie ŝi partoprenis en filmaj produktoj. Li ricevis premiojn en 1994 kaj 1995, krome pli frue kaj poste plurajn filmajn, festivalajn premiojn.
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Szeressétek Odor Emíliát! (1970) - titolrolo
- Sárika, drágám (1971) - Ildikó Klár
- Baleset (televida filmo, 1978) - Katalin
- Chacho Rom (2002) - edzino de cigana estro
- Vándorszínészek (2018) - ciganino
Ŝiaj kostumistaj laboroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ők ketten (1977)
- Eszterlánc (1985)
- Visszaszámlálás (1986)
Ŝiaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Hótreál (1988) - ankaŭ scenaristo
- Gyerekgyilkosságok (1993) - ankaŭ scenaristo
- Chacho Rom (2002) - ankaŭ scenaristo
Ŝiaj scenarlibroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A másik oldal (mallonga filmo, 1985) - ankaŭ reĝisoro
- Csajok (1996) - ankaŭ reĝisoro
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo Arkivigite je 2022-07-09 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- filmoj
- filmoj