Sirimavo Bandaranaike

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sirimavo Bandaranaike
Persona informo
සිරිමාවෝ රත්වත්තේ ඩයස් බණ්ඩාරනායක
Naskiĝo 17-an de aprilo 1916 (1916-04-17)
en Baḷangoḍa
Morto 10-an de oktobro 2000 (2000-10-10) (84-jaraĝa)
en Kolombo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Religio Teravado vd
Ŝtataneco Srilanko vd
Alma mater St Bridget's Convent, Colombo vd
Partio Srilanka Libereca Partio vd
Familio
Edz(in)o S. W. R. D. Bandaranaike vd
Infanoj Anura Bandaranaike • Chandrika Kumaratunga • Sunethra Bandaranaike vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sirima Ratwatte Dias BANDARANAIKE, komune konata kiel Sirimavo BANDARANAIKE (sinhale සිරිමාවෝ රත්වත්තේ ඩයස් බණ්ඩාරනායක; tamile சிறிமாவோ பண்டாரநாயக்கா; la 17-a de aprilo 1916 – la 10-a de oktobro 2000) estis Sri-lanka politikisto, kiu enoficiĝis kiel la ĉefministro de Cejlono (nuna nomo Srilanko) je tri enoficperiodoj: inter la jaroj 1960 ĝis 1965, 1970 ĝis 1977 kaj 1994 ĝis 2000 estrinte la partio Libereco de Sri-Lanko. Kiam ŝi estis elektita al sia unua oficperiodo en 1960, ŝi iĝis la unua virino en la mondo estanta elektita por estri registaron. [1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bandaranaike venis de aristokrata familio kaj iris al katolika monaĥina lernejo en la ĉefurbo Kolombo. Ŝi geedziĝis kun Solomon Bandaranaike, terposedanto kiu estis Ĉefministro de Cejlono inter 1956 kaj 1959. Ŝi havis tri infanojn kun li. La 26-an de septembro 1959, li estis pafmortigita de ekstremisma budhano.

Ŝi persistis en traktado de la socialismaj politikoj de sia edzo kaj estis moknomita la Ploranta Vidvino por krevi en larmojn plurajn fojojn dum la rezultinta balotkampanjo. Ŝi estis gvidanto de la Srilanka Liberecpartio. Ŝi venkis en tiuj balotoj kaj en 1960 iĝis la unua elektita registarestro en la mondo. En 1971 ŝi alfrontis ribelon kaj provon de puĉo, apogita fare de la komunista Fronto de Nacia Liberigo. Kun eksterlanda armea subteno, ŝi sukcesis estingi tiun ribelon ene de kelkaj monatoj.

Ŝi estas la patrino de la tria prezidanto de Sri-Lanko, Chandrika Kumaratunga.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BBC,1960: Cejlono elektas la unuan virinon de la mondo PM, En tiu ĉi tago - la 20-an de julio 2005

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]