Saltu al enhavo

Val de San Vicente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Val de San Vicente
municipality of Cantabria (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 783  (2023) [+]
Loĝdenso 55 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 23′ N, 4° 29′ U (mapo)43.3775-4.4836111111111Koordinatoj: 43° 23′ N, 4° 29′ U (mapo) [+]
Alto 50 m [+]
Areo 50,9 km² (5 090 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Val de San Vicente (Kantabrio)
Val de San Vicente (Kantabrio)
DEC
Situo de Val de San Vicente
Val de San Vicente (Hispanio)
Val de San Vicente (Hispanio)
DEC
Situo de Val de San Vicente

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Val de San Vicente [+]
vdr
Municipa teritorio de Val de San Vicente, norde de Kantabrio.

Val de San Vicente [Bal desanbiZENte] (Valo de Sankta Vincento) estas municipo en plej nordokcidenta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Okcidenta Marbordo, kies plej okcidenta pinto de marbordo ĝi estas ene de la regiono.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Luey.
Strando de Amio, ĉe Pechón.
Prellezo.
Unquera.

Ĝi limas norde kun la Kantabra Maro, okcidente kun Ribadedeva (Asturio), sude kun Herrerías kaj oriente kun San Vicente de la Barquera. Val de San Vicente estas la plej okcidenta municipo de la kantabra marbordo kaj estas ĉe la alfluejo de la riveroj Deva kaj Nansa, kiu sendas siajn akvojn maren ĉe la rioj Tina Mayor kaj Tina Menor respektive. La municipo estas trapasata de la Aŭtovojo de Kantabra Maro kaj de fervojo de FEVE Santander-Oviedo. Krome, el Unquera eliras la ĉefa ŝoseo kiu komunikas la komarkon Liébana kun la marbordo kaj la cetero de Kantabrio.

La municipa ĉefurbo estas loĝloko Pesués, je 73 km de la regiona ĉefurbo Santandero.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Por areo de 50,9 km² estas 2 786 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La municipo ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento male al tio kio okazis en granda parto de la ruraj areoj de norda kaj centra Hispanio ĉefe el la 1960-aj jaroj; tamen ankaŭ ĉi tie oni atingis pinton tiam kun pli ol 3 000 loĝantoj kaj poste oni malsupreniris al la dekomencaj niveloj.

La 2 786 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj:

  • Abanillas, 68 loĝ.
  • Estrada, 19 loĝ.
  • Helgueras, 58 loĝ.
  • Luey, 183 loĝ.
  • Molleda, 172 loĝ.
  • Muñorrodero, 113 loĝ.
  • Pechón, 224 loĝ.
  • Pesués (ĉefurbo), 315 loĝ.
  • Portillo, 58 loĝ.
  • Prellezo, 225 loĝ.
  • Prío, 72 loĝ.
  • San Pedro de las Baheras, 53 loĝ.
  • Serdio, 173 loĝ.
  • Unquera, 995 loĝ.

Jam dekomence evidentiĝis eklezia hegemonio de la zono. Poste ĝi apartenis al nobelaj familioj ekzemple ĝi apartenis kiel senjorlando al la Markizoj de Aguilar de Campoo.

En 1973 oni anoncis planitan konstruadon de atomcentralo inter San Vicente de la Barquera kaj Val de San Vicente. Sekvis soci-politika kontraŭstaro fare kaj de kantabroj kaj de asturianoj; sekve la projekto estis nuligita.

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado, sed translokiĝis al turismo. Ĉefaj altiraĵoj estas la apuda marbordo kaj iom pli fora Nacia Parko Picos de Europa kaj la kuirarta turismo. La pejzaĝoj altiras turismon, kiu ja iĝis ĉefa enspezofonto de la municipo. Aliflanke ankaŭ nutrindustrio ekgravis en Val de San Vicente ekzemple per tipaj dolĉaĵoj corbatas (kravatoj).

Estas en la municipo la jenaj Havaĵoj de Kultura Intereso:

  • Turo de Estrada, en Estrada, Monumento (en la foto de la tabelo).
  • Groto de la Fuente del Salín, en Muñorrodero, Arkeologia Zono.
  • Kastrumo de Castillo, en Prellezo, Arkeologia Zono.
  • Vojo Ruta Lebaniega, kiu ligas la Jakoban Vojon de la marbordo kun la Franca Vojo – kio tuŝas, krom tiu ĉi municipo, jenajn: San Vicente de la Barquera, Herrerías, Lamasón, Cillorigo de Liébana, Potes, Cabezón de Liébana, Camaleño kaj Vega de Liébana.

Krome estas Havaĵo de Loka Intereso, nome la ruinoj de la iama mezepoka preĝejo de la tombejo en Portillo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]