Citogenetiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbara McClintock (1902-1992) estis pionira citogenetikistino kiu uzis maizon por studi la mekanismon de heredo de trajtoj.

La citogenetiko estas la fako de la genetiko kiu enhavas la studon de la strukturo, funkciado kaj konduto de la kromosomoj. Ĝi inkludas analizojn de bendigo G en kromosomoj, aliajn teknikojn de citogenetika bendigo, kaj ankaŭ la molekulan citogenetikon de la tipo de hibridigo per surloka fluoresko (FISH) kaj hibridigo per kompara genomiko (CGH).

Barbara McClintock ekkarieris kiel citogenetikisto de maizo. En 1931 McClintock kaj Harriet Creighton pruvis, ke la rekombinado citologia de markitaj kromosomoj havas kunrilaton kun la rekombinado de genetikaj trajtoj. McClintock pluigis sian karieron per la studado citogenetika de la mekanismoj kaj la heredo de cirklaj kaj fragmentitaj kromosomoj de maizo. Dum sia laboro en citogenetiko, McClintock malkovris la transposonojn, kio rezultis en la ricevo de Nobel Premio en 1983.

Pluaj esploroj temis pri Drosophila kaj la Down-sindromo ĉe homoj.