Cihuri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cihuri
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26210
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 207  (2023) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 34′ N, 2° 55′ U (mapo)42.564444444444-2.9219444444444Koordinatoj: 42° 34′ N, 2° 55′ U (mapo) [+]
Alto 525 m [+]
Areo 9,76 km² ( 976 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cihuri (Provinco Rioĥo)
Cihuri (Provinco Rioĥo)
DEC
Cihuri
Cihuri
Situo de Cihuri
Cihuri (Hispanio)
Cihuri (Hispanio)
DEC
Cihuri
Cihuri
Situo de Cihuri

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cihuri [+]
vdr

Cihuri [ZJUri] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Haro ĉe la rivero Tirón.[1]

La malgranda municipa teritorio de Cihuri, nordokcidente de la regiono.
Blazondomo de priorejo.
Ponto super la rivero Tirón.

Pri etimologio menciindas la deveno de la loknomo Cihuri. Ĝi estas eŭska toponimo kiu devenas el zubi kun signifo “ponto”, kaj (h)uri sufikso ofta en la eŭskdevena toponimio kun signifo “vilaĝo aŭ loĝloko”. Tial la kompleta signifo de la toponimo estus "vilaĝo de la ponto". Tiu nomo aperas dokumentita laŭ variaj mezepokaj citaĵoj kun diversa literumado kiel por ekzemplo: Zufiuri en 947, 1052, 1098 kaj 1184, Zufior en 1077, Zofiuri aŭ Zufiori en 1095, Sotihori 1121, Zofiuri 1163 kaj inter 1181-1199, Zohifuri 1196, Zophiuri 1199, Zuhuri 1299, ktp.[2]

En 947 kastilia grafo Fernán González donacis al la monaĥejo de San Millán de la Cogolla, monaĥejon en Zufiuri, ĉe la rivero Tirón. Tio rezultos en konfliktoj en venontaj jarcentoj inter lokanoj kaj monaĥoj. La vilaĝo nomiĝis Cihuri de San Millán. La abatoj de San Millán estis konsiderataj senjoroj, kaj nomumis vicurbestron. Meze de la 11-a jarcento, la reĝo Ferdinando la 1-a de Kastilio, konfirmis la donacon faritan de Fernán González al San Millán kaj ampleksigis ĝin..

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, de kies komenco oni malaltiĝis el 517 loĝantoj ĝis 160 sed poste stabiliĝis ĉirkaŭ nunaj 200.

Nuna ekonomio ege dependas de industrio de vinproduktado.

Vizitindaĵoj estas preĝejo, blazondomo kaj ponto ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133. ISBN 84-7359-551-3.
  2. «REPERTORIO BÁSICO DE TOPONIMIA EUSKÉRICA EN LA RIOJA, AZNAR MARTÍNEZ - Biblioteca Gonzalo de Berceo». www.vallenajerilla.com. Konsultita la 6an de Novembro 2020.