Villaverde de Rioja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villaverde de Rioja
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26321
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 76  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 19′ N, 2° 49′ U (mapo)42.32-2.8138888888889Koordinatoj: 42° 19′ N, 2° 49′ U (mapo) [+]
Alto 810 m [+]
Areo 6 km² ( 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villaverde de Rioja (Provinco Rioĥo)
Villaverde de Rioja (Provinco Rioĥo)
DEC
Villaverde de Rioja
Villaverde de Rioja
Situo de Villaverde de Rioja
Villaverde de Rioja (Hispanio)
Villaverde de Rioja (Hispanio)
DEC
Villaverde de Rioja
Villaverde de Rioja
Situo de Villaverde de Rioja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaverde de Rioja [+]
vdr

Villaverde de Rioja [biljaBERde deRJOĥa] (verda vilaĝo de Rioĥo] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Supra Najerilla kaj precize en ties norda subkomarko, nome la Cogolla kaj en la centrokcidento de la regiono.

La municipa teritorio de Villaverde de Rioja, en la okcidento de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo al la cetero de la komarko kaj de la regiono laŭ la regiona ŝoseo LR-331 kiu kondukas orienten al Estollo kaj San Millán de la Cogolla kaj okcidente al Bobadilla. Ĝi estas ĉe la meza fluejo de la Valo de la rivero Najerilla, je 810 metroj super marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua dokumenta mencio datas de 26a de junio 1014, kiam la reĝo Sanĉo la 3-a de Navaro donas al la Monaĥejo de San Millán de la Cogolla, la vilaĝon de Colia (aktuala Villaverde de Rioja), kaj ties teritoriojn.[1] Ekde tiam, la konfliktoj kun la proksimaj lokoj estis konstantaj pro la profito de montoj kaj paŝtejoj. La plej elstaraj okazis en 1097 per lukto inter la lokanoj de Coja (kvartalo de Tobía tiam), Matute kaj Tobia.

Pri ekonomio, la mezepoka institucio Mesta markis la historion de la montaro ĝis nun. La transmigra brutobredado ordigis la spacon, la uzadon kaj la vivmanieron de multaj generacioj. La brutobredado de ŝafoj estas perfekte adaptebla al la orografiaj kaj klimataj kondiĉoj de la areo, kaj krome estis ankaŭ bovoj kaj kaproj. Ŝafoj ludis gravan rolon en la florado de tekstila industrio en la areo. Sed tio ŝanĝiĝis meze de la 19-a jarcento, kiam la konkurenco de la moderna tekstila industrio de Katalunio ruinigis la lokan tekstilan industrion, tro mandependa kaj tro malmulte mekanizita (kun konsiderinda malprogreso en la adoptado de energioj alternativaj al la hidraŭlika), kaj tro for de la ĉefaj fervojoj. Pro tio fine de la 19-a jarcento la loĝantaro elmigris al novaj industriaj centroj.[2]

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1950-aj jaroj oni perdis ĉirkaŭ 200 loĝantojn ĝis la nunaj 60.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo kaj la ermitejo, la montara pejzaĝo, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Garcia Prado, Justiniano (1983). «Historia de la Rioja». Konsultita la 16an de Septembro 2022.
  2. La contribución industrial de 1852 en La Rioja. de Joaquín Giró.