Villarroya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villarroya
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26587
Demografio
Loĝantaro 3  (2023) [+]
Loĝdenso 0 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 8′ N, 2° 4′ U (mapo)42.131944444444-2.0669444444444Koordinatoj: 42° 8′ N, 2° 4′ U (mapo) [+]
Alto 922 m [+]
Areo 11,77 km² (1 177 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villarroya (Provinco Rioĥo)
Villarroya (Provinco Rioĥo)
DEC
Villarroya
Villarroya
Situo de Villarroya
Villarroya (Hispanio)
Villarroya (Hispanio)
DEC
Villarroya
Villarroya
Situo de Villarroya

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villarroya [+]
vdr

Villarroya [biljaROĝa] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudorienta Komarko de Arnedo, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). Kun nur 5 loĝantoj, ĝi estas la malplej loĝata municipo en la regiono.

La municipa teritorio de Villarroya, en la sudoriento de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Villarroya estas en montara areo. Villarroya estas tre aparta loĝloko kiu havas komunikadon laŭ la regiona ŝoseo LR-123, kiu komunikas norde kun Arnedo kaj sudoriente kun Grávalos. Krome la plej apuda municipo estas Muro de Aguas okcidente laŭ la LR-487.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.
Urbodomo.

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj estis terura ĉe Villarroya, kie oni malaltiĝis el 425 ĝis nunaj 5. La elmigrado okazis ĉefe en la 1960-aj jaroj pro la fermo de la karbominado.

Tiukadre la municipo iĝis novaĵoj ekde 2008 kiam la voĉdonantoj en la ĝenerala balotadoj interkonsentas voĉdoni tuj je la malfermo de la voĉdonado kaj tiel la municipo estas la unua kiuj fermas ĝin, nome post unu minuto ekde 2015 kun rekordo en 2019 post nur 32 sekundoj.[1] Tiel la voĉdonkontrolistoj ne bezonas perdi la tutan tagon.

La urbestro estis la sama ekde 1979 ĝis 2019, do dum kvardek jaroj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Estis nur 5 loĝantoj censitaj en 2021 kaj plej verŝajne Villarroya estas la municipo kun malplej da loĝantoj en la tuta Hispanio.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj brutobredado. Krome estas rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, kaj naturaj lokoj, iknitoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]