Lepenski Vir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lepenski Vir
arkeologia loko [+]
Koordinatoj44° 33′ 40″ N, 22° 1′ 27″ O (mapo)44.56111111111122.024166666667Koordinatoj: 44° 33′ 40″ N, 22° 1′ 27″ O (mapo)

Lepenski Vir (Serbio)
Lepenski Vir (Serbio)
DEC
Lepenski Vir
Lepenski Vir

Map
Lepenski Vir
Vikimedia Komunejo:  Lepenski Vir [+]
vdr
Mapo de la kulturareo; Lepenski Vir nordokcidente.

Lepenski Vir estas setlejo de la Eŭropa prahistorio en teritorio de nuntempa Serbio kiu datas de pli ol 8000 jaroj kaj kiu disvolvis ekonomian kaj soci-kulturan sistemon ege prilaboritan.[1] Ĝi estas proksime de la rivero Danubo, pli precize ĉe ties paso en la interkrutejo Fera Pordo.[2] La ĉefaj elfosaĵoj estis faritaj inter 1965 kaj 1971 fare de Dragoslav Srejović, de la Universitato de Belgrado.[2] Tie oni trovis ilojn el ŝtono kaj osto, same kiel fajrujoj kaj nombraj religiaj objektoj inter kiuj estas skulptaĵoj unikaj el ŝtono.

Skulptaĵo de Lepenski Vir.

La setlejo montras pruvaton de laŭgrada transiro de vivmaniero de ĉasistoj-kolektistoj al alia de agrikulturo pli sidloka, tipa de la Neolitiko. Lepenski Vir inkludas la unuajn monumentajn artaĵojn en Centra Eŭropo kaj Balkanio, same kiel la plej antikvajn organizitajn formojn de socia, ekonomia kaj religia vivmaniero en la baseno de Danubo.[3] Tiu civilizacio havis sciaron pri arkitekturo, urbigado, geometrio, matematiko, astronomio, arto kaj religio.[4]

Pere de sia arto, kredo kaj manieroj por vivtenado, tiu civilizacio trapasis la vakuon inter la Mezolitiko kaj la Neolitiko en la kulturoj de Danubo.[1] Laŭ la Unesko, Lepenski Vir estas "impresa ekzemplo de la rilato inter la homo kaj la naturo, de la rolo kaj la gravo de la natura medio por la organizado de la vivo kaj la kulturo ĝenerale."[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 «Les civilisations du Danube». Dossiers Archeologie. Konsultita la 19an de Septembro 2010 kaj la 1an de Novembro 2022.
  2. 2,0 2,1 Zaga Gavrilovic. «Obituary: Dragoslav Srejovic». The Independent. Konsultita la 19an de Septembro 2010 kaj la 1an de Novembro 2022.
  3. 3,0 3,1 Nature Protection Institute of Serbia. «Djerdap National Park». UNESCO. Konsultita la 19an de Septembro 2010 kaj la 1an de Novembro 2022.
  4. EFE (18a de Majo 2004). «Altar con escritura desconocida hallado en Serbia es el más antiguo del mundo». El Universo. Konsultita la 19an de Septembro 2010 kaj la 1an de Novembro 2022.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • ARRIBAS, A. "Lecciones de Prehistoria". Eld. Teide. Barcelona, 1974.
  • VV. AA. "El Arte de Lepenski". Ministerio de Cultura. Madrid, 1986