Politika psikologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La politika psikologio estas branĉo de la psikologio kiu dediĉas sin al studo de la kondutaj praktikoj de politikaj enhavo kaj funkcio. Ĝi naskiĝis en Usono kaj en Eŭropo, ekde la pilieroj de la sociologia psikologio; en Latinameriko, ekde la komunuma psikologio. En la aktualo, la politika psikologio estas agnoskita kiel scienca fako, kies studobjektoj estas ĉio rilata al la politikaj subjektiveco kaj decidfarado, kaj ties studado kaj traktado. Laŭ Seoane (1988), citita en Garzón (1993) kaj en Ocampo (2013),[1] la politika psikologio estas konsiderata areo relative nova de la psikologio, en kiu oni konceptas diversajn disvolvigojn, ekde akademiaj (teorioj, metodoj kaj esploroj), strukturaj (instituciigo de la fako), ĝis la plej sociologiaj kriterioj (sciencistoj kiuj stampas kaj difinas la fakon).

La politika psikologio datas malproksime el la franca Gustave Le Bon, kiu verkis la unuan sisteman studon de la temo en 1910 nome «Psychologie politique». Por Le Bon, la politika psikologio estas scienco kiu povus eviti oftajn kaj kostegajn politikajn erarojn.[2]

Unu de la ĉefaj karakteroj de la politika psikologio estas ties temara heterogeneco. La gamo povas enhavi ekde la klasika personeco de la estro ĝis la atombomba milito, tra militismo kaj milito,[3]​ la internaciaj rilatoj, la terorismo, la politikaj grupoj, la balotkonduto, la amaskomunikiloj kaj similaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Adela Garzón. Teoría y práctica de la psicología política Infocop online. Konsultita la 28an de Januaro 2014.
  2. Maritza Montero, Alejandro Dorna. La psicología política: Una disciplina en la encrucijada. Revista Latinoamericana de Psicología, volumen 25. Fundación Konrad Lorenz.
  3. Díaz Gómez, Álvaro; Bravo, Omar Alejandro, eld. (2019). Psicología política y procesos para la paz en Colombia (1a eldono). Cali, Colombia: Editorial Universidad Icesi kaj Asociación Colombiana de Facultades de Psicología (ASCOFAPSI). ISBN 978-958-5590-00-7. doi:10.18046/EUI/ee.2.2019.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]