Eduard Johnson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduard Johnson
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1840 (1840-03-16)
en Freiberg
Morto 7-an de septembro 1903 (1903-09-07) (63-jaraĝa)
en Triebel
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Memorigilo Eduard Johnson
Profesio
Okupo ĵurnalisto • vortaristo • latinisto • filozofo • klasika filologo • historiisto • gimnazia instruisto vd
Laborkampo filozofioklasika filologiohistoriolatina lingvoĵurnalismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wilhelm August Eduard JOHNSON (naskiĝinta la 16-an de februaro 1840 en Freiberg, mortinta la 7-an de septembro 1903 apud Triebel-Sachsgrün) estis germana klasika filologo, ĵurnalisto kaj regionhistoriisto. Li uzis la pseŭdonimojn E. Joannides kaj Georg Capellanus.

Vivo[redakti | redakti fonton]

memorŝtono por Johnson proksime de Sachsgrün

Post frekvento de la porknaba lernejo kaj ekde 1853 d ela urba gimnazio de Freiberg li studis ĉe la Universitato de Lepsiko filozofion kaj filologion kun la celo iĝi pedagogo. Post sukcesa ŝtata ekzameniĝo kaj doktoriĝo li venis en 1864 al la gimnazio de Plaue por pasigi la provan jaron. Li instruis krom la klasikajn lingvojn ankaŭ la germanan kaj historion kaj firme dungitis en 1865.

Paralele li publikigis filozofiajn laboraĵojn pri la problemo de sensismo kaj okupiĝis intense pri la historio de Vogtlando. Eĉ post aliloka enposteniĝo en 1881 (je la gimnazio de Chemnitz) li uzis la liberan tempon ofte por fari ekskursojn al Vogtlando. Kiel historiisto li verkis plurajn kontribuaĵojn pri la historio de interesaj unuopuloj kaj burgoj de Vogtlando; krome li skribis inter 1896 kaj 1903 sume 163 artikolojn sub la titolo Vogtländische Altertümer.

Johnson ankaŭ primeditis la malkreskantan socian influon de la klasikaj lingvoj. Pseŭdonime li publikigis du librojn kun utilaj vortoj kaj proverboj kaj etaj babilscenoj en la latina kaj la helena por instigi la antikvo-ŝatantoj al ties viva uzo.

Alia pasio lia estis ĵurnalismo. Unue li helpredaktistis ĉe la plej grava vogtland-a taggazeto "Vogtländischer Anzeiger" antaŭ la forlaso de la pedagogdeĵoro kaj nura laboro kiel ĵurnala ĉefredaktisto.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Li mortis post korproblemoj dum ekskurso ĉe Fuchspöhl okcidente de la vilaĝo Sachsgrün. Por li oni tie starigis memorŝtonon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • E. Joannides: Sprechen Sie Attisch? Moderne Conversation in altgriechischer Umgangssprache nach den besten attischen Autoren. Koch, Leipzig 1889
    • Nova eldono prilaborita de Helmut Schareika: Sprechen Sie Attisch? Moderne Konversation in altgriechischer Umgangssprache, Buske, Hamburg 2012, ISBN 978-3875486377
  • Georg Capellanus: Sprechen Sie Lateinisch? Moderne Konversation in lateinischer Sprache. Koch, Leipzig 1890. Dek sepa eldono: Dümmler, Bonn 1999, ISBN 978-3-427-47056-4. interrete
  • Eduard Johnson: Geschichtliches über Burgstein im Vogtland und seine Umgebung. Wieprecht, Plauen 1897. Represo: Vogtländischer Heimatverlag Neupert, Plauen 1990, ISBN 3-929039-03-6.
  • Eduard Johnson: "Zur Lebensgeschichte des Kabinettsministers Detlev Grafen Einsiedel." Ĉe: Neues Archiv für sächsische Geschichte. 12/1891, p. 175–177
  • E. Johnson: "Urkundliches über den ersten Kartoffel-Feldbau in Sachsen." Ĉe: Neues Archiv für sächsische Geschichte. 23/1902, p. 150–155

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Roland Schmidt: "Gymnasiallehrer, Journalist und Heimatforscher: Vor 175 Jahren wurde Prof. Dr. Eduard Johnson geboren." Ĉe: Vogtland-Anzeiger, 17.3.2015, p. 42

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]